From Wikipedia, the free encyclopedia
Blankula rubaĵo (angle White Trash, laŭvorte blanka rubo) estas malestima esprimo por blankuloj de malalta sociekonomika statuso, ĉefe de la suda Usono (la antaŭaj konfederaciitaj ŝtatoj de Georgio, Misisipio, Alabamo, Luiziano, Teksaso, Arkansaso kaj Kentukio) [1][2].
La uzo de la moknomo estas konsiderita politike malĝusta, sed en la lastaj jaroj ĝi estas konsiderita malpli evidenta ol antaŭe, kaj multaj el la subjektoj de la moknomo nomas sin kiel tia. Interkovra epiteto estas Ruĝnukuloj (angle Rednecks), kiu aludas al la kampolaboro de la blankulaj malsuperaj klasoj, kies malkovritaj nukoj bruliĝas en la brulanta suda suno. "Ruĝnukulo", precipe, ankaŭ rilatas al politika konservativismo kaj ekstrema socia konservativismo, al rasismo kaj similaj. Alia moknomo estas Hillbilly (Billy de la montetoj kaj precipe la Apalaĉa kresto), kiu rilatas specife al loĝantoj de montaj, kamparaj, kaj malabunde loĝataj areoj [3]. Kvankam ĉiu tia esprimo havas sian propran kuntekston kaj rilatas al definita grupo, ĝi reprezentas la larĝan stereotipon de la malsuperklasa, konservativa blankulo [4].
La tiel nomataj "blankula rubaĵo" karakterizas per suda akcento kaj malĝentileco, havas malbonan moralon kaj mankas kulturo kaj eduko, emas malbeni, fumi, ebriiĝi, vetludi kaj konduti laŭte kaj senhonte. Ekonomie, la stigmo kiu karakterizas la "blankulan rubaĵon" estas familio kun multaj infanoj loĝantaj en apartamento en kaduka kondiĉo aŭ en movebla domo, kun korto plena de rustiĝanta metalrubo, sed kun daŭra abono al la plej multekosta kablatelevido. Krome, la esprimo "blankula rubaĵo" ankaŭ rilatas al jingoismo, maĉismo, homofobio, rasismo, antisemitismo kaj eĉ incesto, krome de granda ŝato por pafarmiloj kaj ĉasado [5].
La uzo de la kromnomo estas akceptata ĉefe de malaltklasaj blankuloj, kiuj volas distingi sin de siaj propraj malaltklasaj blankuloj. Tamen, laŭ la Oksforda Vortaro, la kromnomo ekis jam en la 1830-aj jaroj de nigrulaj sklavoj en la Sudo, kiuj tiel nomis la malriĉajn blankulojn, kiuj laboris kune kun ili ĉe la kampoj.
En popola kulturo, blankula rubaĵo ofte estas prezentita kiel trodikiĝo kun multaj infanoj kaj malbona higieno. La stereotipaj trajtoj kiuj estas ofte uzitaj inkludas, laŭ vivstilo, frua gepatreco, pli da infanoj ol la ekonomio permesas, longperspektivan dependecon de avantaĝoj, cigaredofumado kaj alkoholaĵo kaj drogmanio. Blankula rubaĵo ankaŭ rilatas al certa speco de modo, tatuoj kaj trapikiĝoj, prefere sur la vizaĝo kaj kolo, kaj aŭ troa aŭ sen ŝminko.
La familio Bundy, kiu ĉefrolis de 1987 ĝis 1997 en la televidserio Married... with Children, estas ekzemplo de la maniero kiel blankula familio de la malsupera klaso estas prezentita en usona televido. Al kaj Peggy Bundy estis priskribitaj kiel malfeliĉa paro. Al Bundy (rolita fare de Ed O'Neill), la patro de la familio, estis priskribita kiel malĝentila viro, lia edzino Peggy (Katie Segal) kiel maldiligenta kiu pasigas la tagojn spektante intervjuspektaklojn. La gepatroj ankaŭ multe influis siajn infanojn, Bud (David Faustino) kaj Kelly (Christina Applegate).
La sukcesa filmo de Eminem 8 Mile ankaŭ alportas ekvidon de blankula familio de malsupera klaso vivanta en malriĉa antaŭurbo de Detrojto. Jimmy "Rabbit" Smith (rolita fare de Eminem) vivas kun sia alkoholisma patrino (Kim Basinger) kaj lia fratineto en movebla domo ĉirkaŭita de fatrasa rubo kaj gajnas porvivaĵon kiel fabriklaboristo. Li aspiras plibonigi sian situacion revante pri muzika kariero.
En la lastaj jaroj, la ĝenroj de mokumentario filmoj kiel Borat kaj Bruno, intence elektas koncentriĝi sur regionoj kaj ŝtatoj en Usono kie ekzistas plimulto de ĉi tiu speco de loĝantaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.