From Wikipedia, the free encyclopedia
Bogumil GOLTZ (naskiĝinta la 20-an de marto 1801 en Varsovio, mortinta la 12-an de novembro 1870 en Toruń) estis germana verkisto satira-pedagogia.
Bogumil Goltz | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Bogumil Goltz | |
Naskiĝo | 20-an de marto 1801 en Varsovio | |
Morto | 12-an de novembro 1870 (69-jaraĝa) en Toruń | |
Lingvoj | germana vd | |
Alma mater | Universitato de Vroclavo vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
Laborkampo | Humorous literature (en) , satirical literature (en) kaj filozofio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Estante filo de prusa administracia oficialulo kaj direktoro de la urba tribunalo, li forlasis la gepatran domon en la aĝo de nur 7 jaroj. Li ekloĝis ĉe amikino de la familio en Kenigsbergo kaj edukitis ĉe gimnazioj de Kwidzyn kaj Kenigsbergo. Inter 1817 kaj 1821 li trejniĝis agrikulturisto en la ĉirkaŭaĵoj de Toruń antaŭ frekventi ĉe la universitato de Vroclavo prelegojn filozofiajn, filologiajn, teologiajn. Pro patra instigo li interrompis la studojn kaj ekkamparanis ĉe la familia bieno Lissowo situanta en la proksimeco de Toruń; post la mallonge pli malfrue okazinta morto patra li iĝis heredo de ĉio. Tamen li ne sukcesis vere kamparane kaj devis fine eĉ vendi la bienon. Poste li prunteprenis diversajn bienojn polajn respektive prusajn, denove sen vera sukceso. En 1830 li ekloĝis tre malriĉiĝinte en la urbeto Golub. Ŝokite fare de la eturba filistreco de la urbetanoj [1] li radike ŝanĝis la ĝistiaman vivostilon, iĝis verkisto kaj ekloĝis en 1847 en Toruń.
La lastajn jardekojn de la vivo li okupiĝis ekskluzive pri literaturaj laboroj. Laŭ la tiamaj mezuroj li entreprenis multe da vojaĝoj tra Germanlando, Franclando, Britio, Italujo, Egipto. Dum la rondvojaĝadoj en Germanujo li regule prelegis pri temoj pritraktataj enverkare.
En ĉiuj siaj verkoj li montriĝis kiel strangulo. Kiel Jean-Jacques Rousseau li batalis kontraŭ tro fajna, malnaturigita kulturo klopodante reformi edukadon kaj redoni novan spiritan senton al la homaro. Katenite en tiaj pensoj li eĉ ne timis apliki akregan cinikon en la libroj. Ĉar kvalito literatura ne malofte manketis, kelkaj liaj verkoj simple maldigesteblas. Malhelpas fluan legadon ankaŭ la ofta amaso da ideoj. Elstare li sukcesis pentri eĉ la plej malgrandajn detalojn ĉerpante el la vera vivo kaj favorante patriarkecon. Ne malŝatis li respondojn malĝentilajn kaj spontaneajn kontraŭ liaj atakoj.
Lia aŭtobiografio (1801-12) kun la titolo Kindheit in Warschau und Königsberg noveldonitis en 1992 fare de Marek Zybura (ISBN 3-87584-397-5).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.