Kenigsbergo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kenigsbergo (germane Königsberg, en la orienta platgermana Keenigsbarg, prapruse Kunnegsgarbs, latine Regiomontium, en ĉirkaŭaj lingvoj litove Karaliaučius, pole Królewiec kaj ruse Кёнигсбе́рг) estis germanlingva urbo borde de la Balta Maro, kiu konstruiĝis ĉirkaŭ samnoma burgo de la Germana Ordeno starigita en 1255 kaj komplete detruiĝis inter la jaroj 1944 kaj 1948. Sur la malplena spaco de la eksa urbo sekve konstruiĝis la nuna urbo Kaliningrado (ruse Калининград), ĉefurbo de la samnoma regiono de la Rusa Federacio. Sur la kolo de la same malkonstruita historia kastelo oni post 1968 ekkonstruis palacon de la KPSU, kiu neniam finiĝis.[1]
| Ĉi tiu artikolo temas pri germana urbo antaŭ jaro 1945. Por samloka rusa urbo rigardu la paĝon Kaliningrado. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Königsberg (apartigilo). |
Remove ads
Historio
En 1324, probable dum restado en Königsberg, Peter von Dusburg ekverkis sian kronikon Chronicon terrae Prussiae nome de Grandmajstro Werner von Orseln.
Ĝis la jaro 1724 la urbo konsistis el tri loĝlokoj, kiuj ĉiuj ekestis ĉirkaŭ la mezepoka burgo: la historia urbokerno kaj la urboj Kneiphof kaj Löbenicht. Inter la urbaj konstruaĵoj krom la mezepoka burgo elstaris la katedralo de 1333 kaj la renoma Alberta universitato.
La Batalo de Königsberg finiĝis la 9an de aprilo 1945 kiam la germana soldataro kapitulacis al la sovetoj, post tri-taga atako kiu faris la situacion de la defendantoj neeltenebla. La soveta armeo perdis 3 700 homojn en la fina atako; la germana armeo perdis ĉirkaŭ 40 000 ĝis 50 000 homojn en batalo, kaj pliaj ĉirkaŭ 80 000 ĝis 90 000 estis kaptitaj.
Remove ads
Famaj urbanoj

- La duko Albreĥto de Prusio (naskiĝis la 17-an de majo 1490 en Ansbach kiel filo de Frederiko el dinastio Hohencolernoj kaj Sofia el dinastio Jagelonoj / filino de Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio); mortis la 20-an de marto 1568 sur kastelo Tapiau en duklando Prusio) - de 1511 la lasta Alta Majstro de la Germana Ordeno en Prusio. En 1525 li akceptis la Reformacion, sekularigis la teritorion de la Germana Ordeno en Prusio kaj transformis ĝin de eklezie regata romkatolika teritorio al sekulara, luterana duklando Prusio sub feŭdo de Pollando (reĝo Sigismondo la 1-a), kaj regis ĝin kiel ties unua duko, la duko Albreĥto de Prusio, ĝis sia morto. Li fondis la Universitaton de Königsberg, nomatan laŭ li "Albertus-Universitato" aŭ Albertina.

- Jan Kochanowski (naskiĝis la 6-an de junio 1530 en Sycyna Północna ĉirkaŭ Zwoleń, mortis la 22-an de septembro 1584 en Lublin) - la plej granda pola poeto de la Renesanco, dum la jaroj 1551-52 li studis tie en la Universitato Albertina kaj en la jaroj 1555-56 li estis sekretario de la duko Albreĥto de Prusio.
- Krzysztof Celestyn Mrongovius (1764-1855), protestanta pastoro, verkisto, filozofo, lingvosciencisto kaj tradukisto, konata defendanto de la pola lingvo en Varmio kaj Mazury
- Naskiĝloko i.a. de:
- David Hilbert (naskiĝis la 23-an de januaro 1862 en Kenigsbergo; mortis la 14-an de februaro 1943 en Göttingen) estis germana matematikisto.

- Immanuel Kant (1724 - 1804) aŭ esperante Kantio[2] estis germana filozofo kaj metafizikisto de Kenigsbergo kiu floris dum la 1780-aj jaroj. Kant estas la respondo al la skeptikismo de Hume kaj li ellaboris la filozofan surbazon de la nova scienca mondbildo.
- Johann Christoph Gottsched (naskiĝis la 2-an de februaro 1700 en Juditten (Mendeljevo), mortis la 12-an de decembro 1766 en Lepsiko) estis germana verkisto kaj scienculo. Per sia poetiko li havis grandan influon sur la literaturo de la 18-a jarcento.
- Zacharias Werner (naskiĝinta la 18-an de novembro 1768 en Kenigsbergo, mortinta la 17-an de januaro 1823 en Vieno) estis germana poeto.
- Viktor Ivanoviĉ Pacajev (Виктор Иванович Пацаев; rusa kosmonaŭto)
- Wolfgang Weyrauch (naskiĝinta la 15-a de oktobro 1904 en Kenigsbergo, mortinta la 7-a de novembro 1980 en Darmstadt) estis germana verkisto.
- Kurt Latte (1891-1964), klasika filologo
- Ernst Harder, arabistika fakulo
Pro siaj universitatoj la urbo ĉiam allogis famajn sciencistojn. Interalie tie vivis kaj instruis la astronomo kaj matematikisto Friedrich Bessel kaj la filozofo Immanuel Kant. Studis tie ekzemple la matematikisto Christian Goldbach.
En Kenigsbergo naskiĝis interalie:
- Siegfried Liebeck
- Konrad Marwinski (bibliotekisto)
La urbo famas ankaŭ pro la matematika problemo de la sep pontoj en Königsberg solvita de Leonhard Euler en 1736 per pruvo ke ĝi estas fakte nesolvebla.
Remove ads
Esperanto en Kenigsbergo
Dum 1909 la administracio de la germana Ruĝa Kruco en Königsberg proponis al sia subularo lerni Esperanton. Esperantistoj el Kenigsbergo (ĝis 1945):
- blazono
- imperiestra placo
- monerfareja placo
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




