Bongoflavo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bongoflavo, aŭ nur bongo, estas la nomo de unu el la plej popularaj stiloj de tanzania muziko hodiaŭ. La ĝenro disvolviĝis en Daresalamo, en la 90-aj jaroj, el nordamerika hiphopo miksita kun regeo, ritmenbluso, afrobito, danĉalo kaj tradiciaj tanzaniaj stiloj kiel tarabo kaj dansi.[1] La kantotekstoj kutime estas en la svahila aŭ la angla. Sekvante okcidentan hiphopan tradicion, bongo-kantoteksto ofte traktas sociajn kaj politikajn aferojn kiel malriĉeco, politika korupto, superstiĉo aŭ aidoso, ofte kun pli malpli eksplicita eduka intenco. Afande Sele, ekzemple, verkis kantojn destinitajn por instrui preventadon de malario kaj AIDS.[2] La svahila termino bongo signifas cerbo kaj estas kutime uzata por aludi al la urbo Daresalamo. La nomo bongoflavo estas derivado de la vorto "bongo-flavoro" kaj en la tanzania muzika kunteksto la termino povus esti uzata por rilati al artistoj de la ĝenro kaj ilia vivstilo.[3][4][5]