Boris Pahor
From Wikipedia, the free encyclopedia
Boris PAHOR (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1913 en Triesto, Aŭstrio-Hungario (en la nuna Italio), mortis la 30-an de majo 2022 en Triesto[1]) estis slovena verkisto, poeto kaj politikisto kun itala civitaneco. Li estis unu el la plej influaj verkistoj en la slovena lingvo kaj estis proponita por la Nobel-premio pri Literaturo.
Boris Pahor | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Boris Pahor | |||||
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1913 (1913-08-26) en Triesto | ||||
Morto | 30-an de majo 2022 (2022-05-30) (108-jaraĝa) en Triesto | ||||
Lingvoj | slovena • itala vd | ||||
Loĝloko | Triesto vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Padovo vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Radoslava Premrl vd | ||||
Infanoj | Adrijan Pahor vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto • politikisto • publikigisto vd | ||||
Laborkampo | literatura aktiveco • opinia ĵurnalismo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Necropolis vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas konsiderata unu el la plej gravaj nuntempaj slovenaj aŭtoroj. Premiita per la plej grava literatura premio en sia lando, la Premio Preseren, Pahor suferis persekutojn pro sia sloveneco, pro kio li sindediĉis al defendo de minoritatoj. Lia verkaro estis publikigita en pli ol ok lingvoj, interalie en Esperanto.
Dum sia infanaĝo, Pahor atestis la aperon de naciismaj kaj totalismaj ideologioj kontraŭ kiuj li faris dumvivan intelektan lukton en la nomo de kristanaj humanismaj valoroj. En 1953 li komencis regule instrui slovenan literaturon en mezlernejoj. Poste li ankaŭ instruis italan literaturon, poste, kaj ĝis 1975, li instruis en mezlernejoj kun la slovena kiel instrulingvo en Triesto. En 2009, Pahor rifuzis akcepti premion de la urbestro de Triesto Roberto Dipiazza, ĉar la urbestro ne menciis italan faŝismon kune kun naziismo kaj komunismo[2].