From Wikipedia, the free encyclopedia
William Broderick CRAWFORD (9a de decembro, 1911 – 26a de aprilo, 1986) estis usona aktoro de teatro, kino, radio kaj televido, ofte elektita por aspraj roloj kaj plej bone konata pro sia portreto de Willie Stark en All the King's Men (1949) kiu havigis al li inter aliaj ricevon de Oskar-premio kaj Ora Globo kaj pro sia stelula rolo kiel Dan Mathews en la televida serio Highway Patrol (1955–1959).[1]
Broderick Crawford | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Broderick Crawford | |||||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1911 en Filadelfio | ||||
Morto | 26-an de aprilo 1986 (74-jaraĝa) en Rancho Mirage | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | kolegio Harvard vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Helen Broderick (en) vd | ||||
Edz(in)o | Joan Tabor (en) (1962–1967) Mary Alice Moore (en) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro televida aktoro teatra aktoro filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1937– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĝis la filmado de All the King's Men, la kariero de Crawford estis ege limigita el "B filmoj" en duarangaj aŭ similaj roloj. Li noits, ke li ne kongruas kun la rolo de bela ĉefrolulo, iam priskribante sin mem kiel "retiriĝinta boksisto". Tamen, li elstaris en roloj de maliculoj kaj aŭtoritataj viroj.
Crawford laboris en vodevilo kaj radio, kio inkludis periodon kun la Marx Brothers en radiokomedia programo Flywheel, Shyster, and Flywheel.[2]
Li famiĝis en 1937 kiel Lenny en Pri Musoj kaj Homoj de Broadvejo. Li translokiĝis al Holivudo kaj eklaboris en filmoj.
Crawford subskribis kontrakton kun Paramount. Li aperis en kelkaj filmoj "B", nome Ambush (1939), Sudden Money (1939) kaj Undercover Doctor (1939). Li havis prestiĝan rolon en Beau Geste (1939).
Crawford poste translokiĝis al Universal, kaj li ricevis sian unuan stelulan rolon, en la kategorio "B", nome I Can't Give You Anything But Love, Baby (1940).
Li havis duarangajn rolojn en When the Daltons Rode (1940); Seven Sinners (1940), por Garnett; kaj Trail of the Vigilantes (1940). Li revenis al Paramount por Texas Rangers Ride Again (1940) poste revenis al Universal por The Black Cat (1941), Tight Shoes (1941), kaj Badlands of Dakota (1941).
Crawford havis unu el la ĉefaj roloj en South of Tahiti (1941) kaj en North to the Klondike (1941). Li subtenis la ĉefaktoron Edward G. Robinson en Larceny, Inc. (1942) kaj George Raft en Broadway (1942), kaj kunstelulis kun Robert Stack en Men of Texas (1942) kaj kun Constance Bennett en Sin Town (1942).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.