From Wikipedia, the free encyclopedia
Brupoluo aŭ brupoluado, konata ankaŭ kiel media bruo aŭ sonpoluado, estas la propagado de bruo kun damaĝa efiko sur la agado ĉu de homoj ĉu de animala vivo. La fonto de eksterdoma bruo tutmonde estas okazigita ĉefe de maŝinoj, transporto kaj propagosistemoj.[1][2] Malkonvena urboplanado povas okazigi bruan disvastigon aŭ poluadon, apudaj industriaj kaj loĝejaj konstruaĵoj povas rezulti en brupoluado ĝena en loĝejaj areoj. Kelkaj el ĉefaj fontoj de bruo en loĝejaj areoj estas laŭta muziko, transporto (trafiko, fervojo, aviadiloj ktp.), gazontondiloj, konstruado, elektraj generatoroj, eksplodoj, sonoriloj, pirotekniko kaj personoj. Dokumentitaj problemoj asociaj kun la urbomedia bruo estas tiom antikvaj kiom la antikva Romo.[3] Bruo estas mezurita en decibeloj (dB). Brupoluado asocia kun hejmaj elektrogeneratoroj estas aperinta medidegradado en multaj disvolviĝantaj landoj. La averaĝa brunivelo de 97.60 dB superis la valoron taksitan fare de la MOS de 50 dB permesitaj por loĝejaj areoj.[4] Esplorado sugestas, ke brupoluado estas la plej alta en areoj de malriĉuloj kaj rasaj minoritatoj.[5]
Altaj bruniveloj povas kontribui al efiko sur la kardiovaskula sistemo en homoj kaj pliigo de koronariarteria malsano.[6][7] En animaloj, bruo povas pliigi la riskon de morto per modifo de predantokonduto aŭ predodetektado kaj evito aŭ malhelpo de reproduktado kaj navigado, kaj kontribuas al permanenta perdo de aŭdkapablo.[8] Dum la plej aĝaj povas havi korproblemojn pro la bruo, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, infanoj estas speciale vundeblaj al bruo, kaj la efiko kiun bruo povas havi al infanoj estas permanenta.[9] Bruo metas seriozan minacon al la fizika kaj psikologia sano de infanoj, kaj povas negative malhelpi la lernokapablon kaj konduton de infanoj.[10]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.