Budho Kanakamunio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La budho Kanakamunio estas unu el la praaj budhoj, kies biografio estis kronikita en la ĉapitro 23[1] de la Budavanso, unu el la libroj de la Palia Kanono.
Rapidaj faktoj Informoj ...
Koṇāgamana Buddha (Palio) | |
Statuo de la budho Kanakamunio ĉe la templo Anando, Birmo. | |
Sanskrite: | कनकमुनि बुद्ध (Kanakamuni Buddha) |
Palie | कोणागमन बुद्ध (Koṇāgamana Buddha) |
Ĉine: | 拘那含牟尼 |
Japane: | 拘那含牟尼仏 (Kunagonmuni-butsu) |
Tibete: | གསེར་ཐུབ་ (Serthub) |
Mongole: | Канагамуни |
Birme: | ကောဏာဂုံ [kɔ́nàɡòʊɴ] |
Taje: | พระโกนาคมนพุทธเจ้า (Phra Konakhamana Phutthachao) |
Kmere: | ព្រះពុទ្ធកោនាគមនោ (Preah Puth Kaonakemeno) |
Vjetname: | Phật Câu Na Hàm Mâu Ni |
Informoj | |
---|---|
Adorata de: | Teravado, Mahajano, Vaĝrajano |
Antaŭita de: | Budho Krakuĉando |
Sekvata de: | Budho Kaŝjapo |
Fermi
Laŭ teravada budhismo, la budho Kanakamunio estas la dudek-sesa el la dudek ok budhoj, la kvina el la sep prabudhoj kaj la dua el la kvin budhoj de la nuna eono.[2]
La kvin budhoj de la nuna eono, kiu en Sanskrito nomiĝas bhadrakalpa (aŭspicia eono), estas la jenaj:[3][4]
- Budho Krakuĉando
- Budho Kanakamunio
- Budho Kaŝjapo
- Budho Gotamo
- Budho Majtrejo (la kvina kaj estonta budho de la aŭspicia eono)