Budho Kaŝjapo
Unu el la prabudhoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La budho Kaŝjapo (palie Kassapa Buddha; sanskrite Kaśyapa Buddha) estas unu el la praaj budhoj kies biografio estas kronikita en la ĉapitro 24[1] de la Budavanso, unu el la libroj de la Palia Kanono.
Tiu ĉi artikolo temas pri la budho Kaŝjapo, la praa budho. Pri la hindua saĝulo, vidu la artikolon Kaŝjapo. Pri la disĉiplo de la budho Gotamo, vidu Mahakaŝjapo. |
Rapidaj faktoj Informoj ...
Kassapa Buddha (Palio) | |
Statuo de la budho Kaŝjapo en la templo Anando. | |
Sanskrite: | कश्यप बुद्ध (Kaśyapa Buddha) |
Palie | कस्सप बुद्ध (Kassapa Buddha) |
Ĉine: | 迦葉佛 (Jiāyè-fó) |
Japane: | 迦葉仏 (Kashō-butsu) |
Koree: | 가섭불 (Kaseop-bul) |
Tibete: | འོད་སྲུང་ཆེན་པོ (Ösung Chenpo) |
Mongole: | ᠭᠡᠷᠡᠯ ᠰᠠᠬᠢᠭᠴᠢ, Гашив, (Geshib) |
Birme: | ကဿပ [Ikaʔθəpa̰] |
Taje: | พระกัสสปพุทธเจ้า (Phra Kassapa Phutthachao) |
Kmere: | ព្រះពុទ្ធកស្សបោ (Preah Puth Kassapao) |
Vjetname: | Phật Ca-Diếp |
Informoj | |
---|---|
Adorata de: | Teravado, Mahajano, Vaĝrajano |
Antaŭita de: | Budho Kanakamunio |
Sekvata de: | Budho Gotamo |
Fermi
Laŭ teravada budhismo, la budho Kaŝjapo estas la dudek-sepa el la dudek ok budhoj, la sesa el la sep prabudhoj kaj la tria el la kvin budhoj de la nuna eono.[2]
La kvin budhoj de la nuna eono, kiu en Sanskrito nomiĝas bhadrakalpa (aŭspicia eono), estas la jenaj:[3][4]
- Budho Krakuĉando
- Budho Kanakamunio
- Budho Kaŝjapo
- Budho Gotamo
- Budho Majtrejo (la kvina kaj estonta budho de la aŭspicia eono)