![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ad/Wildenburg_1997.jpg/640px-Wildenburg_1997.jpg&w=640&q=50)
Burgo Wildenburg (Eifel)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La burgo Wildenburg situas en la nordrejn-vestfalia parto de la mezmontaro Eifel en la komunumo Hellenthal (distrikto Euskirchen) en la nacia parko Eifel.
Rapidaj faktoj Geografiaj informoj, Lando ...
Burgo Wildenburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Wildenburg en la jaro 1997 | |||||
burgo | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | ![]() | ||||
Geografia situo | 50° 27′ 43″ N, 6° 29′ 39″ O (mapo)50.4619716.494089 | ||||
| |||||
![]() | |||||
Konstruita | 1202 ĝis 1235 | ||||
Neniigita | konservita | ||||
Konstrustilo | montburgo, spronburgo | ||||
Devena posedanto | nobeluloj, grafoj, klerikuloj | ||||
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/49/Wildenburg_1618.jpg/640px-Wildenburg_1618.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/84/Wildenburg_1932_0816_HansaLuftbild.jpg/320px-Wildenburg_1932_0816_HansaLuftbild.jpg)
La burgo estis konstruita inter 1202 kaj 1235. Ĝi estas unu el la malmultaj montburgoj en la Ejfelo, kiu ne estis detruita pro militaj agadoj aŭ malkonstruado. Ĝi estis centro de la senjorlando, kiu etendiĝis okcidenten ĝis la hodiaŭa belga landlimo kaj oriente ĝis la pordego de la abatejo Steinfeld. Kiel jam en mezepoko la loko estas atingebla trans unu sola strato, kiu de la valo de la rojo “Reifferscheider Bach” trans Steinfeld iras en la valo de la rivero Urft.