From Wikipedia, the free encyclopedia
La Burĝa-Demokratia Partio (germane: Bürgerlich-Demokratische Partei; mallongigo: BDP[1]) estis liberalisma partio en la Unua Respubliko Aŭstrio. Ĝi estis reprezentata inter la 16.2.1919 ĝis la 20.11.1920 en la Nacia Konsilio. En 1923 ĝi kunfandiĝis kun Demokratische Partei kaj Bürgerliche Arbeitspartei je Bürgerlich-Demokratische Arbeitspartei.[2]
La cislajtia Deutscher Nationalverband (germanlingva unuiĝo enparlamenta) estis tre influhava frakcio en la dua ĉambro de la monarkia Reichstag de Vieno, kiu post la balotoj de 1911 estis kun 100 elektitoj eĉ antaŭ la socialdemokratoj (82) kaj la kristan-sociala partio CSP (74). Tamen Nationalverband estis pli nure informa ligo ene de buntega spektro de germanlingvaj parti(et)oj, kun gamo de antisemitismaj ĝis judaj grupoj.[3][4]
La fondo de BDP estis unu el pliaj provoj[5] krei liberalisman sinon ekster la ofte kontraŭsemitismaj kaj ege germaniemaj anoj de GDVP. Ankaŭ la partio Sozialpolitische Partei takseblas unu radiko de burĝaj demokratoj.[6]
Gravis enpartie batalantinoj por virinaj rajtoj. Pluraj gravulinoj de Reichsorganisation der Hausfrauen Österreichs ekde decembro 1918 anis ĉe la provizora partikomitato, ekz. Helene Granitsch, Marianne Hainisch, Hertha von Sprung kaj Fanny Freund-Markus.[7]
La relativa financa potenco de la partio permesis en 1919 modernan balotadreklamadon laŭ usona modelo kaj fokusiĝo pri konkretaj personoj.[8] Kampanje oni avertis kaj pri rasismo kaj malmodernismo de kristan-demokratoj kaj pri socialismaj utopioj ĉe socialdemokratoj. Oni prezentis sin afiŝe kiel raciisma alternativo por ĉiuj klasoj kaj profesioj kun pozitiva sinteno je tipaĵoj de Aŭstrujo ene de germana kulturmondo.[9]
La industriulo Max Friedmann, la eksa justicministro Franz Klein kaj la erudiciulo Richard von Wettstein estis tri spertaj politikistoj kaj iamaj membroj de la unua ĉambro de la aŭstria Reichstag-parlamento. Sed BDP intence ne nur baziĝi volis pri spertaj politikistoj sed ankaŭ kaj ĉefe, post la enkonduko de la virina balotrajto, pri novaj virinaj aktivistinoj. Helene Granitsch, ekz. kandidatis sur la dua listorango en la viena balotdistrikto Wien Innen-West.[10]
Tamen nur al Max Friedmann sukcesis elektiĝo je la konstituiga kunveno de Nacia Konsilio en 1919. Post la balotoj de 1920 li retiriĝis elparlamente kaj koncentriĝis pri sia estraraneco de la porindustriula unio Hauptverband der Industrie Österreichs.[11] Estante reprezentanto de la ekonomiliberalisma parti-alo li fariĝis grava pontofaranto inter demokratoj kaj aliaj kontraŭmarksismaj politikistoj, ekz. de CSP (ekz. ene de Einheitsliste poste en 1927).[12]
Franz Klein, kiu fiaskis en 1919 parlamente, fariĝis ŝtata sekretario en la ministerio pri eksteraj aferoj kaj membro de la delegitaro de Aŭstrujo ĉe la interparoladoj pri la traktato de Saint-Germain-en-Laye.
En 1920 balotade Ottokar Czernin transprenis la ununuran mandaton de la demokratoj (kiel kandidato de Bürgerliche Arbeitspartei). Post la fino de la parlamenta periodo BDP kunfandiĝis kun du aliaj partioj je Bürgerlich-Demokratische Arbeitspartei.[13]
Sed post la balotadoj de 1923 kun ne tute 0,6 % da voĉoj la organizita politika liberalismo en Aŭstrujo por longa tempo ekmalgravis.
BDP tenis politike moderan poziciaron en la juna respubliko. Ili jesis kaj respublikon kaj alstrebendan kunigon kun Germanujo (kio ĉe la plejmulto de la partioj en Aŭstrujo tiam normalis). La nomepiteto de burĝeco aludis la francan ideon de citoyen/civitano kaj desegnu la ideon de tutpopola unio, laŭ Gustav Stolper.[14]
El programo kun 14 punktoj[15] dedukteblas la sekvajn gravajn enhavojn kaj partiaj celoj:
Birgitta Bader-Zaar, historiistino viena, bone resumis la (grandparte viziajn) ideojn de BDP tiumaniere[16]:
Die Bürgerlich-demokratische Partei wollte eine liberale Massenpartei werden, die mit einem Bekenntnis zur demokratischen Republik und dem deutschen Volk eine am Gemeinwohl, insbesondere an sozialpolitischen Maßnahmen interessierte Politik verfolgte, jedoch hinsichtlich des Klassenkampfes und der Aufhebung des Privateigentums in einem prononcierten Gegensatz zur Sozialdemokratie stand.
Regione oni nenie kandidatis escepte de Vieno kaj Malsupra Aŭstrio.
Plurfoje BDP nomis sia amika partio Deutsche Demokratische Partei (DDP) en Germanujo.[18] Gereprezentantoj de DDP - inter kiuj Gertrud Bäumer, Hjalmar Schacht kaj Max Weber - faris paroladojn en 1919 dum BDP-aranĝoj.[19] BDP-fondomembro Gustav Stolper estis, post transloĝiĝo Germanlandon, ano de la estrarano de DDP kaj helpis formuli la ekonomian programon. De 1930 Stolper eĉ estis unu el la pintokandidatoj de Deutsche Staatspartei.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.