Cadet [kadɛ] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 7, en la 9-a arondismento de Parizo.
Cadet | |||
---|---|---|---|
Enirejo de la stacio laŭ "Guimard"-stilo | |||
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 9-a | ||
Geografia situo | 48° 52′ 34″ N, 2° 20′ 42″ O (mapo)48.8761348225122.3448756337166 | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 1 843 984 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 5-a de novembro 1910 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 2103 | ||
Metro-linio | |||
Stacio
La stacio estis malfermita en 1910. Ĝiaj kajoj estas dekoraciitaj laŭ la Flago de Usono.
Strato Cadet nomiĝis en la 17-a jarcento strato de la Voirie (Stratpurigado), pro depono de malpuraĵoj favoraj al kultivado de legomoj kiuj kreskis tie. Ĝi trairis malnovan terpecon apartenantan al S-ro Cadet de Chambine, posedanto de terenoj sur kiuj troviĝis malnova vojo kiun anstataŭas la strato[1]. Tamen, la nomo de tiu strato povus ankaŭ deveni de fratoj Cadet, Jacques kaj Jean, kiuj estis, sub la regno de Karlo la 9-a, mastroj ĝardenistoj[1]. Ili uzis la deponejojn de malpuraĵoj de la stratpurigado por sterki siajn abundajn legomojn, kiujn ili vendis al la plej bonaj restoracioj.
En tiu strato troviĝas la sidejo de Grand Orient de France en kies interno troviĝas Muzeo de Framasonismo. Inter la naŭ tute proksimaj sinagogoj (ĉ. 500 metrojn de Grand Orient de France), la plej konata, de aŝkenaza obeo, estas la sinagogo Adas Yereim, en n-ro 10 de strato Cadet.
Interkonektoj
- RATP 26 32 42 43 48 85
Bildgalerio
- Kajoj dekoraciitaj laŭ la Flago de Usono
- Enirinta vagonaro
- Enirejo de la stacio
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.