Caen [ˈkɑ̃], en Esperanto Kaeno[1], historie ankaŭ kelte *Catumagos, latine Kadomum kaj normande Kaen, estas grava urbo kaj komunumo en la nordokcidenta parto de Francio. Ĝi situas en la departemento Kalvadoso, estante ties administra centro (prefektejo), kaj en la historia kaj nuna administra regiono Normandio. Krome ankaŭ ĝis 2016 ĝi estis la historia centro de la antaŭa regiono Malsupra Normandio kaj estas la prefektejo de la departemento Calvados. La riverego Orne trafluas la urbon.
Rapidaj faktoj komunumo, Sonorilejoj de malnova urbo CaenSonorilejoj de malnova urbo Caen ...
Fermi
Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 108 200 loĝantoj sur areo de 25,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 210 loĝantoj/km². Administre la komunumo krome estas la centro de la samnoma arondismento Caen kaj kaj ankaŭ de 5 kantonoj de Francio, simple nomataĵ Caen-1 ĝis Caen-5. La teritorio havas komunan limon kun Bretteville-sur-Odon, Carpiquet, Cormelles-le-Royal, Épron, Fleury-sur-Orne, Hérouville-Saint-Clair, Ifs, Louvigny, Mondeville, Saint-Contest, Saint-Germain-la-Blanche-Herbe kaj Venoix.
La urbanoj en la franca nomiĝas caennais, prononco [kanE]. Tra Caen fluas la riverego Orne.