Camille Aymonier
franca esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Camille AYMONIER [emonje] (naskita la 17-an de aŭgusto[1] aŭ de septembro[2] 1866 en Boujailles, Doubs; mortinta en 1951 en Bordeaux, Gironde[1]) estis franca instruisto, esperanta gramatikisto, membro de la Lingva Komitato (1909) kaj de la Akademio de Esperanto (1932) .
Camille Aymonier | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1866 (1866-09-17) en Boujailles |
Morto | 1-an de januaro 1951 (1951-01-01) (84-jaraĝa) en Bordeaux |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Aymonier laboris kiel instruisto ("profesoro de liceo"). Li verkis dek francajn librojn kaj ankaŭ artikolojn pri literaturo kaj pri francaj verkistoj. Li estis aŭtoro de Notre Village: Les Fourgs (1913) kaj studis la lokan lingvaĵon de Fourgs.[1]
De 1900 li multe laboris por propagando de Esperanto per paroladoj, artikoloj kaj libroj. Laŭ Enciklopedio de Esperanto (1933) "li estis teoriisto kaj talentoplena gramatikisto, kies Metoda Kurso estas modelo". Li skribis en diversaj Esperantaj gazetoj.