From Wikipedia, the free encyclopedia
Carol REED (Londono, 30a de decembro 1906 – samloke, 25a de aprilo 1976) estis angla kin-reĝisoro, konata ĉefe pro siaj filmoj La tria viro, The Agony and the Ecstasy kaj la muzikalo Oliver!, pere de kiu li ricevis Oskar-premion al plej bonkvalita reĝisoro.
Carol Reed | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1906 en Putney |
Morto | 25-an de aprilo 1976 (69-jaraĝa) en Chelsea |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | The King's School Canterbury (en) |
Familio | |
Patro | Herbert Beerbohm Tree (en) |
Patrino | Beatrice May Pinney (en) |
Frat(in)oj | Juliet Reed (en) , Guy Reed (en) , Robin Reed (en) , Claude Reed (en) kaj Peter Reed (en) |
Edz(in)o | Penelope Dudley-Ward (en) (1948–1976) Diana Wynyard (1943–1947) |
Infano | Max Reed (en) ( Penelope Dudley-Ward (en) ) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo reĝisoro teatra aktoro filmproduktoro produktoro |
Verkoj | Roman Polanski: Odd Man Out The Fallen Idol The Third Man Our Man in Havana The Agony and the Ecstasy Oliver! Night Train to Munich |
En la 1940-aj jaroj, Reed ŝanĝis la stilon de sia filmaro kio igis lin (kun Alfred Hitchcock) unu el la plej famaj reĝisoro el Granda Britio. Fakte lia filmo Night Train to Munich (1940) montras klaran influon de Hitchcock. Temas pri komedio de intrigo, protagonizita de Rex Harrison. Harrison ludas la rolon de brita spiono kiu filtriĝas en Germanion kirl naziisma oficiro kaj devas trovi la filinon de ĉeĥa sciencisto. Samtrajne veturas du sportfanoj (Basil Radford kaj Naunton Wayne), kiuj havigas la komedian ingrediencon al la filmo. Ĉiuokaze Reed tie faras pli seriozan filmon kaj montras la naziisman "purigadon" de ĉeĥaj intelektuloj, kiun tiam estis faranta la reĝimo de Adolf Hitler.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.