Cezaro Rossetti
skota esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Cezaro ROSSETTI /Ĉeza'ro Rose'ti/ (1901-1950), skoto de itala-svisa deveno, naskiĝis en Glasgovo kaj loĝis en Britio. Kune kun sia pli juna frato, Reto Rossetti, li esperantistiĝis en 1928. Li studis estri restoracion en Mumbajo, Barato, laboris kiel kuiristo, mallonge kiel kolportisto, kaj poste kiel vendisto ĉe foiroj[1].
Cezaro ROSSETTI | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1901 (1901-04-24) en Glasgovo | |
Morto | 8-an de majo 1950 (1950-05-08) (49-jaraĝa) | |
Nacieco | brita | |
Lingvoj | Esperanto vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Reto Mario Rossetti vd | |
Profesio | ||
Okupo | vendisto, verkisto | |
Aktiva en | Skotlando vd | |
Verkado | ||
Ĝenroj | Romano | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia romano Kredu min, sinjorino! (1950), verkita pro instigo de la frato kaj reflektanta parte lian propran vivosperton, estas tradukita en la hungaran, japanan, polan kaj anglan lingvojn. La itala traduko aperis en 2013 zorge de la Milana Esperanto-Klubo: ĝin eldonis Itala Esperanto-Federacio.
Laŭ Nikolao Gudskov, Kredu min, sinjorino! estas la plej bonstila, leĝera, atentokapta romano, kiu iam ajn aperis en Esperanto.[2]