Francisco Cândido Xavier
From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisco Cândido XAVIER (Chico Xavier) (naskiĝis la 2an de aprilo 1910 en Pedro Leopoldo, mortis la 30an de junio 2002 en Uberaba) estis brazila mediumo, la plej elstara en la mondo laŭ la nombro de publikigitaj libroj. Entute li verkis pli ol 400 verkojn[1][2] kaj disvendis jam pli ol 50 milionojn da libroj.[3][4] Liaj gepatroj estis s-ro João Cândido Xavier kaj s-ino Maria João de Deus (forpasintaj respektive en 1960 kaj 1915). Li ricevis unuagradan instruadon. Profesie li estis komizo en butiko kaj publika oficisto, emerito ekde 1958. Ekde la jaro 1959 li loĝis en Uberaba.[5]
Rapidaj faktoj Persona informo, Memorigilo ...
Francisco Cândido Xavier | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Chico Xavier | ||
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1910 (1910-04-02) en Pedro Leopoldo | |
Morto | 30-an de junio 2002 (2002-06-30) (92-jaraĝa) en Uberaba | |
Mortis per | acute myocardial infarction vd | |
Tombo | Cemitério São João Batista vd | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Brazilo vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Alia nomo | Chico Xavier vd | |
Okupo | psychic • verkisto • filantropo • mediumo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Astral City: A Spiritual Journey vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi