germana politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Christoph MATSCHIE (naskiĝinta la 15-an de julio 1961 en Mühlhausen) estas germana politikisto socialdemokratia. Li estas de evangelia kredo, eksedziĝinta kaj havas tri infanojn.
Christoph Matschie | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Christoph Matschie | |||||
Naskiĝo | 15-an de julio 1961 (63-jaraĝa) en Mühlhausen | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Bonno • Erfurto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Inter 1978-81 li trejnitis mekanikisto trapasonte la abiturientan ekzamenon en Zella-Mehlis, antaŭ la farado de la deviga soldata servo (1981-83). En 1983-84 li laboris kiel helpanta flegisto de malsanuloj (ankaŭ lia patrino estis flegistino), poste li studis evangelian teologion (ĝis 1989). En 1990 li ĉeestis la centran Rondan tablon dum la tempo de Turniĝo. Li komisiitis ĉefplani la politikon de la orientgermana Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD), kies membro li estas ekde oktobro 1989. Ano de la parlamento Bundestag li estis inter 1990-2004.
Inter 1996-2002 li estis estro de la kontrolkomisiono de la Urbaj servoj de Jena (Stadtwerke Jena GmbH), inter 1998-2002 li gvidis la komisionon pri Medio, naturprotekto kaj reaktorsekureco de Bundestag.
Inter 2002-04 Matschie estis parlamenta ŝtata sekretario ĉe la Ministerio federacio pri edukado kaj reserĉado en Berlino. Inter 2004-09 li gvidis la socialdemokratian frakcion de Turingio; al la Landa Parlamento de Turingio en Erfurto li apartenas ekde 2004. Inter 2009-14 li estis edukado- kaj kulturministro kaj vica ministroprezidento de Turingio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.