From Wikipedia, the free encyclopedia
Claude LELOUCH (naskiĝis la 30-an de oktobro 1937 en Parizo), estas franca reĝisoro, produktoro, scenaristo kaj aktoro.
Claude Lelouch filmis sian unuan longdaŭran filmon, Le Propre de l'homme, en 1960. Li ekhavis sian unuan grandan sukceson per Un homme et une femme, en 1966, gajninto de Ora Palmo en Festivalo de Cannes kaj de Oskaro por plej bona eksterlanda filmo. Poste li reĝisoris aliajn sukcesajn filmojn kiel L'aventure c'est l'aventure, en 1972, kun Lino Ventura kaj Jacques Brel. En 1980, li reĝisoris unu el la plej rekordaj filmoj de franca kino, Les Uns et les Autres, kun koregrafioj de Maurice Béjart.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.