From Wikipedia, the free encyclopedia
Clinton Joseph DAVISSON (22-an de oktobro 1881, Bloomington, Illinois, Usono – 1-an de februaro 1958, Charlottesville, Virginia) estis usona teoria eksperimenta fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko[1] en 1937, divide kun la brito George Paget Thomson. Ili malkovris, ke la elektronoj povas deflankiĝi simile al la lum-ondoj, tiel ili pruvis aserton de Louis de Broglie, ke la elektronoj havas karakteron kaj de ondo, kaj de korpusklo.
Clinton Joseph Davisson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Clinton Joseph Davisson | |||||
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1881 en Bloomington | ||||
Morto | 1-an de februaro 1958 (76-jaraĝa) en Charlottesville | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ĉikago Universitato Princeton - doktoro de filozofio Bloomington High School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Charlotte Davisson (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Owen Willans Richardson vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Davisson doktoriĝis en la Universitato de Princeton, poste laboris longtempe en la Bell Telephone Laboratories. Lia unua temo tie estis la ekzameno de la elektronoj, kiuj forlasas la metalojn pro termoefiko. Li pli poste partoprenis en konstruo de la elektronmikroskopo. Davisson kaj Lester H. Germer malkovris en 1927, ke la elektronfasko – refraktiĝanta desur metala kristalo – estigas difraktan bildon, simile al la rentgena radiado kaj aliaj elektromagnetaj ondoj. Tiu eksperimento kondukis al pli bona kompreno de la dualecon de la subatomaj korpuskloj, kaj tio utilis en studado de atomkerno kaj molekula strukturo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.