Constantin Brâncuși
rumana skulptisto, fotisto kaj pentristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Constantin BRÂNCUȘI [konstantin' brınkuŝj'] naskiĝis la 21-an de februaro 1876 en la vilaĝo Hobița, distrikto Gorj, en la suda Rumanio. Li estis la ĉefa skulptisto de Rumanio kaj unu el la ĉefaj skulptistoj de la 20-a jarcento.
Constantin Brâncuși | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Constantin Brâncuși Constantin Brâncuși | |||||
Naskonomo | Constantin Brâncuși | ||||
Naskiĝo | 19-an de februaro 1876 (1876-02-19) en Hobița, Unuiĝintaj Princlandoj | ||||
Morto | 16-an de marto 1957 (1957-03-16) (81-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse vd | ||||
Etno | rumana lingvo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Rumanio • Francio vd | ||||
Alma mater | Bucharest National University of Arts • Nacia Altlernejo de Belartoj vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Brincusi, Constantin vd | ||||
Okupo | skulptisto ilustristo konstrua desegnisto pentristo fotisto assemblage artist (en) vd | ||||
Laborkampo | skulptarto vd | ||||
Aktiva en | Parizo • Egiptio • Villefranche-sur-Saône • Barato • Livorno • București • Nov-Jorko vd | ||||
Aktiva dum | 1904–1956 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Bird in Space ❦ La senfina kolono ❦ The Kiss ❦ Sleeping Muse vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Constantin Brâncuși | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskiĝo | 19-an de februaro 1876 (1876-02-19) en Hobița, Unuiĝintaj Princlandoj | ||||
Morto | 16-an de marto 1957 (1957-03-16) (81-jaraĝa) en Parizo | ||||
| |||||
En 1902 li forlasis sian denaskan landon por studi eksterlande kaj ekde 1904 li loĝis en Parizo ĝis sia morto la 16-an de marto 1957 en Parizo, kie li estis enterigita en la pariza tombejo de Montparnasse.
Li postlasis ampleksan verkaron, videblan en multaj muzeoj en Eŭropo (ekzemple Centre Pompidou en Parizo) kaj Norda Ameriko. Multaj el liaj verkaĵoj estas en privataj kolektoj.
Lia plej impona skulptaĵaro troviĝas en la sudrumania urbo Târgu Jiu. Inter tiuj skulptaĵoj estas
- La tablo de la silento,
- La avenuo de la seĝoj,
- La pordego de la kiso,
- La senfina kolono.