![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f5/BednyD.jpg/640px-BednyD.jpg&w=640&q=50)
Damiano Bedni
sovetia verkisto, poeto kaj publicisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Demjan BEDNIJ (t.e Demjan Malriĉa ruse Демья́н Бе́дный) estas pseŭdonomo de fama soveta verkisto Jefim Aleksejeviĉ PRIDVOROV (ruse Ефи́м Алексе́евич Придворов), kiu naskiĝis la 13-an de aprilo n.s. 1883 en Gubovka, Ĥersona gubernio, Rusia Imperio, mortis la 25-an de majo 1945 en Moskvo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ac/D_Bedny_House-Moscow%2C_Tverskaya_str.8.jpg/640px-D_Bedny_House-Moscow%2C_Tverskaya_str.8.jpg)
Damiano Bedni | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Ефим Алексеевич Придворов | ||||
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1883 (1883-04-01) en Gubivka | ||||
Morto | 25-an de majo 1945 (1945-05-25) (62-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Tombo | Novodeviĉje tombejo ![]() | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio ![]() | ||||
Alma mater | Faculty of Philology of Saint Petersburg State University (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Демьян Бедный vd | ||||
Okupo | poeto ĵurnalisto publika konato verkisto publikigisto ![]() | ||||
Laborkampo | Poezio, literaturo kaj opinia ĵurnalismo ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li ekaktivis en la bolŝevika partio ekde 1912 kaj engaĝiĝis en la revolucia batalo sur la arta flanko, interalie per verkado de draste kontraŭreligiaj poemoj. Li ĝuis certan favoron de la stalina reĝimo ĝis 1932, sed poste ekhavis kelkajn problemojn pro denuco fare de lia sekretario.
Li sukcesis reakiri la subtenon de la regantaro, sed en 1936 denove iĝis kritikata pro la publikigo de la komika opero Bogatiri, (eposa heroo), juĝita nekonforma al tiamaj kriterioj pri laŭdado de la tradicia rusa patriotismo. La verko tiam estis forigita el la programo de ĉiuj sovetaj teatroj.
- Damiano Bedni en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Damiano Bedni en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Damiano Bedni en Vikifontaro (Universala biblioteko)