![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/63/Delf%25C3%25AD_Dalmau_Gener_any_1933.jpg/640px-Delf%25C3%25AD_Dalmau_Gener_any_1933.jpg&w=640&q=50)
Delfí Dalmau
kataluna esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Delfí DALMAU i GENER [delfí dalmáŭ i ĵené] (naskiĝinta la 31-an de julio 1891 en Figuereso; mortinta la 15-an de aprilo 1965[1]) estis kataluna esperantisto, lingvisto, kaj instruisto de la kataluna, hispana, franca kaj angla lingvoj. Fondinto de Dalmau-Liceo en Barcelono, 1920, kun filioj en kvin aliaj urboj. Esperantisto de 1909. Plurfoje komitatano kaj prezidanto de Kataluna Esperanto-Federacio (1924-1928). Fondinto de la Esperanto-movado en Bahio Blanka (Argentino). Kunlaborinto, redaktoro de Kataluna Esperantisto. Premiito kaj juriano de la Internaciaj Floraj Ludoj. Kunlaboris en La Revuo, Esperanto kaj Heroldo de Esperanto. Aŭtoro de du katalunaj romanoj kaj pluraj eseoj, kaj de avangarda pedagogiaj verkoj por la kataluna (i.a. la unua surbendigita lernomaterialo, en la 1930-aj jaroj, kun la voĉoj de Pompeu Fabra kaj Mercè Rodoreda). En 1933 li fondis la katalunlingvan semajnan kulturan gazeton Clarisme, kie regule aperis materialoj pri esperanto, i.a. tradukoj el ĝi (nemalofte kiel ponta lingvo). Post la milito li estis kondamnita al dudek jaroj da mallibero pro sia katalunisma aktiveco, el kiuj li efektive pasigis en karcero jaron kaj duonon. Li estas konsiderata unu el la fruaj aŭtoroj de sociolingvistiko.
![]() |
|
Delfí Dalmau | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de julio 1891 (1891-07-31) en Figueres |
Morto | 15-an de aprilo 1965 (1965-04-15) (73-jaraĝa) en Barcelono |
Lingvoj | kataluna • Esperanto • hispana • angla • franca |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Infanoj | Maria Eugènia Dalmau (en) ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto pedagogo lingvisto verkisto ![]() |