Deutsches Historisches Museum
muzeo en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
la Germana Historia Muzeo (GHM, germane Deutsches Historisches Museum), mallonge DHM) estas muzeo pri la historio de Germanio en Berlino. Laŭ sia memkompreno, la muzeo difiniĝas loko de "klerigo kaj interkompreniĝo pri la kuna historio de germanoj kaj eŭropanoj".[1]
Deutsches Historisches Museum | |||||
---|---|---|---|---|---|
Deutsches Historisches Museum | |||||
muzeo de historio • muzeo | |||||
Lando | Germanio vd | ||||
Situo | Berlin-Mitte | ||||
Poŝtkodo | 10117 | ||||
Situanta sur | Unter den Linden | ||||
Arkitekto(j) | I. M. Pei vd | ||||
Estiĝo | 1987 | ||||
Direktoro | Raphael Gross • Alexander Koch • Hans Ottomeyer • Christoph Stölzl | ||||
Koordinatoj | 52° 31′ 5″ N, 13° 23′ 49″ O (mapo)52.51805555555613.396944444444 | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | {{{vizitantoj}}} | ||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.dhm.de/ | ||||
La GHM situas en la historia konstruaĵo Zeughaus [prononco COJKhaŭs], reprezenta arsenalo de la reĝlando Prusio, nun la plej malnova konservita konstruaĵo rande de la bulvardo Unter den Linden en Berlino. La historiajn ejojn kompletigas moderna aldona ekspozicia alo, kiun konceptis la ĉina-usona arkitekto I. M. Pei.
Laŭjure la GHM estas fondaĵo portata de la ŝtato Germanio. Plej alta organo estas estraro (germanlingve nomata Kuratorium) kun reprezentantoj de la registaro de Germanio, de la nacia parlamento Bundestag kaj de la 16 federaciaj landoj de Germanio.