hispana verkisto kaj politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Dionisio RIDRUEJO Jiménez (El Burgo de Osma, Provinco Soria, 12a de oktobro 1912 - Madrido, 29a de junio 1975) estis hispana verkisto kaj politikisto apartenanta al la Generacio de la 36-a aŭ unua poezia generacio de postmilito. Frua membro de la faŝisma partio Falange Española de José Antonio Primo de Rivera, dum la Hispana Enlanda Milito li respondecis pri propagando de la frankista tendaro. Kiel malferma partaino de totalismo,[1] li iris volontulo de la Blua Divizio apoge al la Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito; reveninte li admonis Franco per letero ne malferme apogi faŝismon.[2] Tiam startis opozicio al la frankisma reĝimo, pro kio li estis malliberigita kaj ekzilita; li evoluis transire al sintenoj proksimaj al socialdemokratio[3] kaj al socialema liberalismo.[4]
Dionisio Ridruejo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Dionisio Ridruejo Jiménez |
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1912 en Burgo de Osma |
Morto | 29-an de junio 1975 (62-jaraĝa) en Madrido |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Almudena Cemetery (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Subskribo | |
Parencoj | Félix Pastor Ridruejo (en) (nevo) |
Okupo | |
Okupo | poeto politikisto verkisto aŭtobiografo |
Li estis filo de dommastrino kaj ŝia onklo, riĉa komercisto kaj bankisto — kiu mortis en 1915, kiam Dionisio estis tri-jaraĝa —[5]. Dionisio studis en religiaj lernejoj en Segovio, en Valadolido kaj en Madrido. Poste ŝi aliĝis en la Universitato María Cristina de San Lorenzo de El Escorial por studi juron, kiel internulo;[6] kion li kompletigis en la Centra Universitato de Madrido en junio 1935.[7] Tiuepoke li partoprenis en la literaturaj babilrondoj de La Ballena Alegre, kaj estis membro de la faŝisma movado Movimiento Español Sindicalista fondita de José Antonio Primo de Rivera,[8] ĝermo de Falange Española (FE). De tradicia kaj religia edukado, estante 21-jaraĝa, en 1933, Dionisio aliĝis al FE, kiel unu de la unuaj sekvantoj de José Antonio Primo de Rivera (kiun li konis en 1935).
Je la Hispana Enlanda Milito li aliĝis al la insurekcia flanko. Fine de 1936 la falangistestro Manuel Hedilla nomumis lin provincestro de Falango en Valadolido, anstataŭ Andrés Redondo — frato de la mortinta Onésimo Redondo —.[9] Komence de 1937 li estis por mallonge arestita pro ordonoj de Franco — kun aliaj falangistoj kiel José Antonio Girón de Velasco kaj Javier Martínez de Bedoya — pro la distribuado nerajtigita de diskurso de José Antonio Primo de Rivera.[10]
En junio 1937 li estris kun Carmen de Icaza falangistan delegitaron al la Nazia Germanio, por kunsido en Hamburgo de la naziisma organizaĵo Kraft durch Freude (KdF) kaj poste mallinga ricevo fare de Adolf Hitler en Berlino.[11] Pro sia proksimeco al Ramón Serrano Suñer, la 2an de marto 1938 li estis nomumita nacia ĉefo pri propagando.[12] Li iĝis konata kiel la hispana Goebbels.[13] En junio 1938 lu formis parton de triopa komisiono por redesegni la rolon de la aprtio FET-JONS, defendante starigon de ŝtato tute totalisma.[14] Li ankaŭ opoziciis al la troa hegemonio de la katolika eklezio en la nova eduksistmo, kontraŭ la frankisma ĉeftendenc.[15] Li kunlaboris kun la revuo Jerarquía,[16] kaj kun la falangista ĵurnalo Arriba España.[17]
En oktobro 1938 li veturis al Faŝisma Italio, dum kiu li renkontis kun diversaj gravuloj de la reĝimo de Benito Mussolini. Li subskribis interkonsenton kun Dino Alfieri, ministro de Popola Kulturo, laŭ kiu oni metis bazon por kunproduktorado de komercaj filmoj inter ambaŭ landoj.[18] Je la fino de la milito li fondis kun Pedro Laín Entralgo la revuon Escorial,[19] kiu iĝis kerno de la poezia movado konata kiel garcilasismo aŭ "enradikiĝinta poezio". Tie li savis la poezion de Antonio Machado (kontraŭ la diktatura ĉeftendenco) kaj en oktobro 1940 li verkis prologon por eldono de kompletaj verkoj de la poeto mortinta tuj post lia ekziliĝo;[20] Tiu publikigo en 1941 rezultis en problemoj kaj cenzurpeto.[21] Tiam, la protekto fare de la falangista babilrondo Musa Musae, prezidita de la frankista frato de la poeto, nome Manuel Machado, sukcesis malhelpi ĝin.
En septembro 1940, Ramón Serrano Suñer veturis al Germanio kiel speciala sendito de Franco, akompanata de sekvantoj de la nacisocialismo, nome Demetrio Carceller Segura, Miguel Primo de Rivera, Antonio Tovar, Manuel Halcón, Manuel de Mora-Figueroa kaj Dionisio Ridruejo mem.[22] Inter aliaj aktivecoj ili vizitis la kinorganizon en la studioj de Universum Film AG.[23] En 1941 li iris kiel soldato kaj volontulo al la Blua Divizio integrita en la armeo de la Nazia Germanio.[24]
Reveninte, li malferme kontraŭis la reĝimon de la generalo Francisco Franco, kiun li akuzis kiel reprezaliema diktatoro, anstataŭ apliki la teorie oficiala nacisindikatisman ideologion. Sendinte tiukadre leteron al Franco en la 7a de julio 1942, en kiu li admonis kontraŭ la falsigo de la falangista idealo, li retiriĝis al la sierra de Gredos, kie meditis pri sia ideo pri Hispanio, kaj verkis la poezian serion, kun dato de julio 1942, Serranía.[25] Tiam li abandonis la partion Falange kaj siajn publikajn postenojn.
Li estis dum preskaŭ kvin jaroj ekziligita inter aliaj lokoj, en Ronda kaj San Cugat del Vallés, en 1947. Tiam li ankoraŭ denuncas la politikan situacion en Informe confidencial sendita al la generalo Franco.[26] En januaro 1949 aperis unua kunlaboraĵo en la ĵurnalo Arriba sendita el Romo, kio pluis ĝis revenon en Madridon, en junio 1951.[27] En 1950 li ricevis la Nacian Premion de Literaturo Francisco Franco pro sia libro En once años.[28] El 1951 li loĝis en Madrido de kie li prelegis por liberaligo de la reĝimo de Franco. Spite al tio ĉio, lia aparteno al grupo de iamaj frankistaj aktivuloj ebligis al li agadliberecon tute neatingebla fare de aliaj opoziciantoj.
En 1956 li partoprenis en platformo Acción Democrática. Li estis malliberigita pro partopreno en movado de kunaj verkistoj, el kiuj kelkaj estis komunistoj (li tion ne sciis) kiel Enrique Múgica, Ramón Tamames kaj Javier Pradera.[29] Komence de la 1960-aj jaroj li ekinstruis en Usono. En 1962 li partoprenis en la Kvara Kongreso de la Eŭropa Movado en Munkeno kun opoziciantoj kaj el interno kaj ekstero, nomita de la oficiala gazetaro kiel «contubernio de Múnich»; unu jaron antaŭe li devis publikigi en Bonaero libron Escrito en España, kiun la frankisma cenzuro malpermesis en Hispanio. Tiam li ne povis reveni en Hispanion kaj ekziliĝis en Parizon el 1962 ĝis 1964. La 24an de junio 1964 li estis procezita kaj kondamnita al ses monatoj de prizono kaj 10 000 pesetoj de puno.[30] En 1968-1969 li instruis en Madisono (Viskonsino) kaj en la Universitato de Teksaso en Aŭstino. El 1971 li sekvis sian opozicion al la frankisma reĝimo. Li ekkunlaboris en la revuo Destino regule. Inter 1974 kaj 1975 li aktivulis politike.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.