Distrikto Bergstraße
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Bergstraße ([Berkŝtrase], "monta strato", germane Kreis Bergstraße) situas en la distriktaro Darmstadt de la germana federacia lando Hesio. La distrikto havas areon de 719 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 275 205 loĝantojn.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Hesio |
Regiono: | distriktaro Darmstadt |
Administra urbo: | Heppenheim |
Areo: | 719,54 km² |
Loĝantoj: | 275 205 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 370 |
Aŭtokodo: | HP |
Municipokodo: | 06431 |
Komunumoj: | 22 |
Adreso de la distrikta administrejo: | Gräffstraße 5 64646 Heppenheim |
rete: | www.kreis-bergstrasse.de |
retpoŝte: | info@kreis-bergstrasse.de |
situo de la distrikto en Hesio | |
Fermi
Najbaras norde la distriktoj Groß-Gerau kaj Darmstadt-Dieburg, oriente la distrikto Odenwald kaj sude la baden-virtemberga distrikto Rhein-Neckar plus la urbo Mannheim. Okcidente la rivero Rejno estas natura limo al la najbara fereracia lando Rejnlando-Palatinato. Tie situas, najbare al la distrikto Bergstraße, interalie la sendependa urbo Worms. La distrikto apartenas al la ekonomiaj regiono Rejno-Majno kaj regiono Rhein-Neckar.