![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cb/Wappen_Kreis_Gro%25C3%259F-Gerau.svg/langeo-640px-Wappen_Kreis_Gro%25C3%259F-Gerau.svg.png&w=640&q=50)
Distrikto Groß-Gerau
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Groß-Gerau situas en la distriktaro Darmstadt de la germana federacia lando Hesio. La distrikto havas areon de 453 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 280 308 loĝantojn. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.
Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Hesio |
Distriktaro: | distriktaro Darmstadt |
Administra urbo: | Groß-Gerau |
Areo: | 453 km² |
Loĝantoj: | 280 308 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 568 |
Aŭtokodo: | GG |
Municipokodo: | 06433 |
Komunumoj: | 14 |
Adreso de la distrikta administracio: | Wilhelm-Seipp-Straße 4 64521 Groß-Gerau |
rete: | www.kreisgg.de |
retpoŝte: | info@kreisgg.de |
situo de la distrikto en Hesio | |
![]() |
Fermi
Najbaras norde la eksterdistriktaj urboj Wiesbaden kaj Frankfurto ĉe Majno plus inter ili la distrikto Main-Taunus, oriente la distriktoj Offenbach kaj Darmstadt-Dieburg, kaj sude la distrikto Bergstraße. Okcidente la rivero Rejno estas natura limo al la najbara federacia lando Rejnlando-Palatinato. Tie situas, najbare al la distrikto Groß-Gerau, interalie la distriktoj Alzey-Worms kaj Mainz-Bingen plus la eksterdistrikta urbo Mainz.