Distrikto Fürth
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Fürth situas en la distriktaro Meza Frankonio (Mittelfranken) de la germana federacia lando Bavario. La distrikto havas areon de 307 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 119 923 loĝantojn.
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Bavario |
Distriktaro: | Meza Frankonio |
administra urbo: | Zirndorf |
areo: | 307 km² |
loĝantoj: | 119 923 (fine de decembro 2022) |
loĝantoj po km²: | 372 |
aŭtokodo: | FÜ |
municipokodo: | 09 5 73 |
komunumoj: | 14 |
administreja adreso: | Im Pinderpark 2 90513 Zirndorf |
Najbaras norde la distrikto Erlangen-Höchstadt, oriente la eksterdistriktaj grandurboj Nürnberg kaj Fürth, sude la distrikto Roth, sudokcidente la distrikto Ansbach kaj nordokcidente la distrikto Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim.
Administra centro de la distrikto estas la urbo Zirndorf. Ekster la regiono la urbo konatas aparte pro tio, ke ĉi tie estas la centralo de la firmao Playmobil, kiu produktas karakterizan serion de infanludiloj. Krom la produktejo en la urbo ankaŭ situas granda porinfana amuzoparko dediĉita al la Playmobil-ludiloj.