Distrikto Märkisch-Oderland
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Märkisch-Oderland (germane: Landkreis) situas en la oriento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Seelow estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 127,87 km² kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 200 292 homoj; do meznombre 90 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Märkisch-Oderland estas signita per 5.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Seelow |
Areo: | 2 127 km² |
Loĝantoj: | 200 292 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 90 po km² |
Aŭtokodo: | MOL, FRW, SEE, SRB |
Municipokodo: | 12064 |
Komunumoj: | 45 |
Situo ene de Brandenburgio | |
Fermi
Najbaraj distriktoj estas norde Barnim (1) kaj sude Oder-Spree (8). Oriente limas Pollando kaj la urbo Frankfurt, en la okcidento Berlino.