Kamphirundo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Domhirundo aŭ kamphirundo (Hirundo rustica) estas malgranda migranta paseroforma birdo trovebla en Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko kaj pro tio la plej disvastigita specio de hirundo en la mondo.[1] Oni uzas ambaŭ nomojn, domhirundo kaj kamphirundo: la unuan pro tio, ke tiu ĉi specio tre ofte konstruas siajn nestojn ĉe kornicoj de domoj; la duan pro tio, ke la specio preferas kampojn aŭ etajn vilaĝojn al urboj, kio reflektiĝas ankaŭ en la latina scienca specifa nomo rustica, kio signifas kampa.
Kamphirundo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eŭropa subspecio,
H. r. rustica en Danio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hirundo rustica (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri distingebla paseroforma birdo kun bluaj supraj partoj, longa, ege forkoforma vosto kaj kurbaj, pintoformaj flugiloj.[1] En granda parto de Eŭropo ĝi estas nomita simple hirundo; ĉar ĉefe en Nordeŭropo ĝi estas la ununura komuna specio nomita tiel ĉar ne estas murhirundoj.[2]