Drogo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Drogo estas ajna substanco (krom manĝo kiu havigas nutran subtenon) kiu, enspirita, injektita, fumita, konsumita, sorbita tra la haŭto, aŭ dissolvita sub la lango, kiu kaŭzas fiziologian ŝanĝon en la korpo.[2][3]
Ĉi tiu artikolo temas pri Substanco kiu kaŭzas fiziologian ŝanĝon en la korpo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Drogo (apartigilo).
En Farmakologio, farmacia drogo, nomita ankaŭ kuracilo, estas kemia substanco uzita por traktado, kuracado, prevento, aŭ diagnozo de malsano aŭ helpi al bonfarto.[2] Tradicie drogoj estis akiritaj pere de elpreno el medicinaj plantoj, sed pli ĵuse ankaŭ pere de organika sintezo.[4] Farmaciaj drogoj povas esti uzataj por limigita daŭro, aŭ laŭ regula bazo por kronikaj malsanoj.[5]