Drzetowo-Grabowo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Drzetowo-Grabowo (esperante Dĵetovo-Grabovo) - estas parto de la urbo Szczecin en Pollando. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin. Drzetowo-Grabowo estas lokita en la kvartalo Śródmieście. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 8an lokon en la urbo kaj la 4-an lokon en la kvartalo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 16 340 loĝantojn[1].
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Dĵetovo-Grabovo | |
pole: Drzetowo-Grabowo | |
setlejo | |
Strato de Emilia Plater | |
Oficiala nomo: Drzetowo-Grabowo | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Okcidentpomeria Provinco |
Distrikto | Śródmieście |
Parto de | Szczecin |
Tipo de parto | Setlejo |
Situo | Drzetowo-Grabowo |
- koordinatoj | 53° 26′ 43.08″ N 14° 34′ 48.72″ O (mapo) |
Loĝantaro | 16 340 (26.04.2015) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de Drzetowo-Grabowo enkadre de Pollando
| |
![]() | |
Retpaĝo: drzetowo-grabowo.szczecin.pl | |
Fermi
Ĝi najbaras al la urbaj setlejoj Żelechowa kaj Golęcino-Gocław (norde), Dąbie (oriente), Międzyodrze-Wyspa Pucka kaj Stare Miasto (sude), Centrum (sud-okcidente) kaj Niebuszewo-Bolinko kaj Niebuszewo (okcidente).
La teritorio de la setlejo konsistas el la teritorioj de eksaj vilaĝoj Drzetowo kaj Grabowo. Drzetowo kaj Grabowo apartenis al Szczecin ekde la 19-a jarcento.