From Wikipedia, the free encyclopedia
Dua Kabineto Teleki estis la oka kabineto, kiun nomumis la hungara guberniestro Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon en la jaroj 1939 kaj 1941.
Dua Kabineto Teleki | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 16-a de februaro 1939 - 3-a de aprilo 1941 | |
Antaŭulo | Kabineto Imrédy | |
Sekvanto | Kabineto Bárdossy | |
Pál Teleki abdikis en 1921, sed li ne forlasis la politikan vivon, li ĉiam staris en la fono, kiel ombrelo. Horthy nomumis denove lin ĉefministro, ĉar Horthy fidis lin pro saĝeco, krome la nebulaj historioj pri la puĉo jam forgesiĝis. Teleki estis nur ludilo de la okazintaĵoj en la 2-a mondmilito. La parlamento akceptis 2-an leĝon pri judoj, laŭ tio judo povas esti ankaŭ trudlaboristo. Post jaroj laŭ tiu leĝo oni deportis judojn ekzemple al Aŭŝvico, ja la nazioj petis nur laborfortojn. Post disfalo de Ĉeĥoslovakio la hungara armeo okupis strion el Transkarpatio, krome kelkajn vilaĝojn el la ĵus sendependa orienta Slovakio. Kiam Germana Regno atakis Pollandon, multe da polaj rifuĝintoj alvenis. En 1940 okazis ankaŭ Dua Viena Arbitracio. Laŭ tio Hungario rericevis nordan Transilvanion, kie vivis 54,6% hungaroj. Post monatoj Teleki faris amikecan pakton kun Jugoslavio, ĉar li ne volis esti sklavo de la nazioj. Tamen en 1941 Germanio atakis Jugoslavion, eĉ helpe de Hungario. Britio deklaris, ke tio estas militproklamo. Kion fari? Teleki mortpafis sin. Kelkaj opinias, ke antaŭ la atako Kroatio forlasis Jugoslavion, sekve tiu Jugoslavio jam ne ekzistas, do la pakto jam ne estas valida. Horthy akiris la sudajn teritoriojn de la iama lando, kie vivis ankaŭ hungaroj, sed Hungario praktike iĝis malamiko de Britio kaj Usono. Horthy nomumis ĉefministron László Bárdossy, ĉar li kredis venkon de Germanio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.