Dua vojaĝo de la Beagle
From Wikipedia, the free encyclopedia
La vojaĝo de la Beagle aŭ vojaĝo de la HMS Beagle estis fakte la dua esplorvojaĝo de tiu ŝipo, de la 27-a de decembro 1831 ĝis la 2-a de oktobro 1836. Ĝi velis sub komando de Robert Fitzroy de kiam dum la unua vojaĝo sin memmortigis la tiama ŝipestro.
FitzRoy pripensinte la avantaĝon vojaĝi kun geologo, serĉis viron por akompani lin dum la vojaĝo. La ĵus diplomita Charles Darwin esperis vidi la tropikojn antaŭ ol iĝi pastro. Fine de la ekspedicio li jam estis konata kiel geologo kaj fosilikolektanto kaj la publikigado de lia taglibro "La vojaĝo de la Beagle" igis lin fama aŭtoro. La informojn, kiujn li kolektis dum tiu ĉirkaŭvelado de la mondo, donis al li la ĉefajn informojn por la posta disvolvo de lia teorio pri evoluo.
La Beagle travelis la Atlantikon, realigis detalajn hidrografiajn esplorojn ĉe la bordoj de la suda parto de Sudameriko kaj daŭrigis sian vojaĝon al Tahitio kaj Aŭstralio. La vojaĝo daŭris fine ne la du antaŭplanitajn jarojn, sed preskaŭ kvin.
FitzRoy planis ke dum li kaj liaj oficiroj zorgus pri hidrografio, Darwin ekzamenus la teron, konsiderante lian sperton pri mineralogio kaj geologio. Geologio estis lia plej granda intereso, inklude la studon de fosilioj, kaj la notoj pri tiu fako estis multe pli ampleksaj ol tiu pri zoologio.
Darwin pasigis la plej multan tempon surtere: tri jarojn kaj tri monatojn surtere kaj 18 monatojn surmare.[1] Komence de la vojaĝo li decidis, ke li verku libron pri geologio kaj montris talenton pri teoriado. En Punta Alta li malkovris gigantajn fosiliojn de formortintaj bestoj, tiam konataj nur de tre malmultaj ekzempleroj. Li kolektis kaj detale priskribis plantojn kaj bestojn, kaj tiuj rezultoj fine disvolviĝis al lia teorio pri evoluo pro natura selektado.