Robert FitzRoy
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vic-Admiralo Robert FitzRoy RS (5a de julio 1805 – 30a de aprilo 1865) estis angla oficiro de la Royal Navy kaj sciencisto. Li atingis famon kiel la kapitano de la ŝipo Beagle dum la fama vojaĝo de Charles Darwin, nome la dua ekspedicio de FitzRoy al Fuegio kaj la Suda Konuso.
Robert FitzRoy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Robert FitzRoy | |||||
Naskiĝo | 5-an de julio 1805 (1805-07-05) en Bury St Edmunds | ||||
Morto | 30-an de aprilo 1865 (1865-04-30) (59-jaraĝa) en Londono | ||||
Mortis pro | sinmortigo vd | ||||
Tombo | Londono vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Partio | Konservativa Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Lord Charles FitzRoy vd | ||||
Patrino | Frances Stewart vd | ||||
Gefratoj | Frances Fitzroy • Charles FitzRoy • George FitzRoy vd | ||||
Edz(in)o | Mary Henrietta O’Brien • Maria Isabella Smyth vd | ||||
Infanoj | Robert O’Brien FitzRoy • Laura Maria Elizabeth Fitzroy vd | ||||
Parencoj | Lord William FitzRoy vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo • politikisto • meteologo • mararmea oficiro vd | ||||
Laborkampo | geografio vd | ||||
Aktiva en | Londono vd | ||||
Aktiva dum | 1819– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
FitzRoy estis pionira meteologo kiu faris akuratajn ĉiutagajn veterprognozojn, kiujn li nomis laŭ nova nomo de sia propra invento: "forecasts".[1] En 1854 li establis tion kio poste estos nomita Met Office, kaj kreis sistemojn por havi veterinformon por maristoj kaj fiŝkaptistoj por ilia sekureco.[1] Li estis kapabla esploristo kaj hidrografiisto. Kiel Guberniestro de Nova Zelando, servante el 1843 ĝis 1845, li klopodis protekti maoriojn el eksterleĝaj tervendoj postulitaj de britaj setlantoj.[2]