kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Duklorofenokso-acetata acido, duklorofenokso-etanata acido aŭ C8H6Cl2O3 estas multeuza herbicido kaj pesticido komercata por kontrolo de larĝfoliaj trudherboj kaj unu el la plej uzataj herbicidoj en la mondo. Ĝi estas konsiderata kancerogena kaj ĝia estera formo estas alte toksa por la akva medio.
Duklorofenokso-acetata acido | |||||
Kemia strukturo de la Duklorofenokso-acetata acido | |||||
3D Kemia strukturo de la Duklorofenokso-acetata acido | |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 94-75-7 | ||||
ChemSpider kodo | 1441 | ||||
PubChem-kodo | 1486 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | Blankaj aŭ flavaj kristaloj | ||||
Molmaso | 221,04 g mol−1 | ||||
Denseco | 1,56 g/cm3 | ||||
Acideco (pKa) | 2.98 | ||||
Refrakta indico | 1,57 | ||||
Denseco | 1,56 g/cm3 | ||||
Fandopunkto | 140.5 °C (284.9 ℉; 413.6 K) | ||||
Bolpunkto | 160 °C (320 ℉; 433 K) 0.4 mm Hg | ||||
Solvebleco | Akvo:23,18 g/L | ||||
Merck Index |
| ||||
Mortiga dozo (LD50) |
| ||||
Ekflama temperaturo | nebruliva | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Risko | R22 R37 R41 R43 R52/53 | ||||
Sekureco | S(2) S24/25 S26 S36/37/39 S46 S61 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H335, H318, H317, H412 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P262, P273, P280, P301+310, P305+351+338 | ||||
Duklorofenokso-acetata acido estis disvolvita dum la 2-a Mondmilito de Juda Hirsch Quastel (1899-1987)[1] kun la celo pligrandigi la kultivejojn de senarmila nacio[2]. En 1946, la produkto estis komerce lanĉita kiel unua selektiva herbicido, tre multe helpante la kontrolon de fiherboj en tritiko, maizo kaj rizo pro ĝia kapableco je malgrandigo de la dukotiledonaj specioj ne afekciante la unukotiledonajn plantojn.
La duklorofenokso-acetata acido estis vaste uzata kiel herbicido dum la Vjetnama milito (1954-1975), kaj, kune kun la triklorofenokso-acetata acido kaj la kvinklorofenolo, ĝi estis parto de komponaĵo konata kiel Oranĝa agento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.