Eŭropa metropolo de Lillo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa metropolo de Lillo (france Métropole européenne de Lille) estas franca metropolo (loka municiparo ĉirkaŭ urbego), kiu, la 1-an de januaro 2015, sukcedis kaj anstataŭigis la antaŭan municiparon Lille Métropole (aŭ iamplennome Lille Métropole Communauté urbaine) kaj situas en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. La aglomeraĵo situas meze de la departemento Nord inter Belgio kaj la franca departemento Kaleza Markolo. Ĝia centro estas la samnoma urbo Lillo, sed krome al ĝi apartenas 84 pliaj komunumoj, inkluzive de Roubaix, Tourcoing kaj Villeneuve-d'Ascq. Sume la municiparo havas ĉirkaŭ 1,2 milionojn da loĝantoj en 2012, kaj estas la plej popolita metropolo el ĉiuj aliaj kreitaj en Francujo per la leĝo MAPTAM de la 27-a januaro 2014.
Eŭropa metropolo de Lillo | |||
---|---|---|---|
Metropolo (Aglomeraĵo) | |||
urbeca komunumaro [+] | |||
Lando | Francio | ||
Regionoj | Departemento Nord, Regiono Nordo-Kaleza Markolo | ||
Supermara alteco | 46 m [+] | ||
Ĉefurbo | [[]] | ||
Akvokolektejo | 648 km² (64 800 ha) [+] | ||
Areo | 648 km² (64 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 157 276 [+] (1-a de januaro 2019) | ||
Denseco | 1 785,92 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Damien Castelain | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
Vikimedia Komunejo: Métropole européenne de Lille [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
DEC
|
La municiparo cetere formas pli vastan urbaron kun la belgaj urboj Muskrono, Kortrejko, Tournai kaj Menen: tial naskiĝis en 2008 la eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai, kun pli ol 2,1 milionoj da loĝantoj.