Edroverticotranĉita 4-hiperkubo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la edroverticotranĉita 4-hiperkubo estas konveksa uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per edroverticotranĉo de la regula 4-hiperkubo.
Rapidaj faktoj
Edroverticotranĉita 4-hiperkubo | |
Figuro de Schlegel centrita je senpintigita kubo kun kubokedraj ĉeloj montritaj | |
Rektlinia sfera projekcio kun 128 bluaj triangulaj edroj kaj 192 verdaj kvadrataj edroj. | |
Speco | Uniforma plurĉelo |
Vertica figuro | Ortangula piramido |
Simbolo de Schläfli | t0,1,3{4,3,3} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Verticoj | 192 |
Lateroj | 480 |
Edroj | 128 trianguloj {3} 192 kvadratoj {4} 48 oklateroj {8} |
Ĉeloj | 8 senpintigitaj kuboj (3.4.4) 16 kubokedroj (3.4.3.4) 24 oklateraj prismoj (4.4.8) 32 triangulaj prismoj (3.4.4) |
Geometria simetria grupo | B4, [3,3,4] |
Propraĵoj | Konveksa |
Fermi
Ĝi estas barita per 80 ĉeloj: 8 senpintigitaj kuboj, 16 kubokedroj, 24 oklateraj prismoj, kaj 32 triangulaj prismoj.