WWF

From Wikipedia, the free encyclopedia

WWF
Remove ads

WWF, komence World Wildlife Fund (esperante: Monda Fonduso por Naturo), renomita poste World Wide Fund for Nature (Monda Natur-Fonduso [1]), kaj fine al WWF en 2001, estas internacia ne-registara organizaĵo por protektado de la naturo kaj de la medio, tre agema pri daŭripova evoluo.

WWF estas fondaĵo, kies sidejo troviĝas en Gland en Svisio. Ĝi havas pli ol 4,7 milionojn da donacantoj en la mondo kaj disponas pri operacia reto en pli ol 96 landoj.

WWF estis fondita de

La celoj de la privata organizaĵo estas protektadoj de bestoj, homoj kaj naturo.

La ĉefaj agadoj estas: superrigardo de la aplikado de internaciaj regularoj; restaŭrado de naturaj lokoj; edukado. Ĝia simbolo estas la pando.

Ekde 2006, WWF-Francio estas membro de Alianco por la planedo.

Remove ads

Prezidintoj de WWF

Thumb
Unu el la fondintoj de WWF estis Bernardo de Nederlando

Biogeografia tipologio de WWF

Kunlabore kun diversaj Sciencaj Institutoj kaj sciencistoj, la WWF estas disvolvinta novan biogeografian sistemon. Tiu ĉi sintezas la antaŭajn sciojn kaj estas direktata al mondvaste naturprotekta agado. Ĝi ampleksas la tersupraĵajn, la marajn kaj la dolĉakvajn mediojn.

La tersupraĵaj plej vastaj areoj estas nomataj ekozonoj. Tiuj ĉi estas partigitaj laŭ du reciproke sendependaj klasifikoj : ekoprovince kaj biome. Ambaŭ subdividiĝis en plej malgrandajn teritoriojn, kiuj estas la ekoregionoj, bazo de la tipologio de la WWF. La por la naturprotektado plej gravaj ekoregionoj estas kungrupigitaj en tiel nomatajn tutmondaj 200-regionojn.

Ekzistas iom diferenca aliro por la akvaj medioj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads