Eksplodaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eksplodaĵo estas materialo, kiu estas aŭ kemie aŭ alimaniere energie nestabila aŭ produktas subitan ampleksigon de la materialo ofte elsendante varmon (varmegon) kaj ŝanĝon de premo, kun tipaj ekbrilo kaj bruego. Ĉi tiu subita keamia reakcio de eksplodaĵo estas nomata eksplodo.
Alivorte eksplodaĵo (aŭ eksplodmaterialo) estas reakcia substanco kiu enhavas grandan kvanton de potenciala energio kiu povas produkti eksplodon se ĝi estas liberigita subite, kutime akompanata de produktado de lumo, varmo, sono kaj premo. Eksplodŝarĝo estas mezurita kvanto de eksplodmaterialo, kiu povas esti komponita de nur unu ingredienco aŭ esti mikso enhavanta almenaŭ du substancojn.
La potenciala energio stokita en eksplodmaterialo povas, por ekzemplo, esti
- kemia energio, kiel tiu de nitroglicerino aŭ de grenpolvo en grenstokejo
- premigita gaso, kiel tiu de gascilindro aŭ de sprajilo
- nuklea energio, kiel tiu de fiseblaj izotopoj de uranio-235 kaj de plutonio-239
Eksplodmaterialoj povas esti kategoriigitaj laŭ la rapido je kiu ĝi etendas. Materialoj kiuj detonacias (la fronto de la kemia reakcio moviĝas pli rapide tra la materialo ol la rapido de sono) estas nomataj "alt-eksplodaĵoj" kaj materialoj kiuj deflagras estas nomataj "malalt-eksplodaĵoj". Eksplodaĵoj povas ankaŭ esti kategoriigitaj laŭ la sensitiveco. Sensitivaj materialoj kiuj povas esti komencitaj per relative malgranda kvanto de varmo aŭ premo estas unuarangaj eksplodaĵoj kaj materialoj kiuj estas relative nesensitivaj estas duarangaj aŭ triarangaj eksplodaĵoj.
Ampleksa vario de kemiaĵoj povas eksplodi; pli malgranda nombro de ili estas fabrikita specife por la celo esti uzataj kiel eksplodaĵoj. La cetero estas tre danĝera, sensiva, toksa, multekosta, nestabila aŭ klina al dsikompono aŭ degradado dum mallonga tempodaŭro.
Kontraste, kelkaj materialoj estas simple bruligeblaj aŭ flamigeblaj, se ili brulas sen eksplodo.
La distingo, tamen, estas ne kling-akra (klarega). Kelkaj materialoj — polvoj, pulvoj, gasoj, aŭ flugeblaj organikaj likvoj — povas esti simple bruligeblaj aŭ flamigeblaj sub ordinaraj kondiĉoj, sed iĝas eksplodaj en specifaj situacioj aŭ formoj, kiel je ventodisaj nuboj, aŭ enfermo aŭ sbita liberigo. Foje tiuj situacioj ŝanĝas pro varmo/malvarmo, sekeco/malsekeco, movo/frapo ktp.