cover image

Uranio

kemia elemento kun simbolo U kaj atomnumero 92 / From Wikipedia, the free encyclopedia

Uranio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon U kaj la atomnumeron 92. Ĝi estas metalo kaj la kvara elemento en la aktinoida serio. Uranio estas peza, arĝent-blanka, kaj nature ete-radioaktiva elemento. Ĝia izotopo Uranio-235 estas uzata kiel brulaĵo por nukleaj reaktoroj.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kemia elemento. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Uranio (muzo).
Quick facts: Ĝeneralaj informoj, Disko de uranio iomete ra...

Nd

U

Uqb

Protaktinio Uranio Neptunio

[86Rn ]5f36d17s2

238 U
92
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine),
simbolo, numero
Uranio,
U , 92
CAS-numero7440-61-1
Loko en Perioda tabelo 3 grupo,

7 periodo, bloko f

Karakteriza grupo aktinoido
Pezono en terkrusto 0,0003 %
Nombro de naturaj izotopoj 3
Aspekto hela grizo
HEUraniumC.jpg
Disko de uranio iomete radioaktiva
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 238,0289 amu
Atomradiuso 138,5 pm (α- uranio)
Kovalenta radiuso 142 pm
radiuso de van der Waals 186 pm
Elektrona konfiguracio [86Rn]5f36d17s2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2, 8, 18, 32, 21,9,2
Oksidiĝaj nombroj 6, 5, 4, 3
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo romba kristalsistemo (α) aŭ

tetragona kristalsistemo (β) aŭ
centrita kuba kristalsistemo (γ)

Denso 19,1 g/cm3 (20 oC)
Malmoleco 2,5-3 (Mohs-skalo)
Magneta konduto forte paramagneta (magneta impresemeco = 4,1 · 10−4)
Degelpunkto 1132,2 °C (1405,3 K)
Bolpunkto 4131 °C (4404 K)
Unumola volumeno 12,49 · 106 m3/mol
Degeliga varmo 9,14 kJ/mol
Boliga varmo 417,1 kJ/mol
Premo de satura vaporo 100 Pa (2859 K)
Rapido de sono 3155 m/s (20 oC)
Specifa varmokapacito 117 J/(kg.K) (20 oC)
Elektra konduktivo 3,57 · 106 S/m
Elektra rezistivo 0,28 · 106 (V/A).m (0 oC)
Termika konduktivo 27,6 W/(m.K) (ĉ. 300 K)
Diversaj
Redoksa potencialo -1,798 V (U3+ + 3 e →U)
Elektronegativeco 1,38 (Pauling-skalo)
Jonigaj energioj 1-a 597,6 kJ/mol
2-a 1420 kJ/mol
3-a 1236 kJ/mol
Plej stabilaj izotopoj
Izotopo Naturapero Duoniĝa tempo: t1/2 Radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
232U {sin.} 68,9 jaro α 5,414 228Th
233U {sin.} 159 200  jaro α 4,909 229Th
234U 0,006 % 245 500  jaro α 4,859 230Th
235U 0,72 % 7,038·108  jaro α
spon.
4,679 231Th
236U {sin.} 2,342·107  jaro α
spon.
4,572 232Th
237U {sin.} 6,75 tago β 0,519 237Np
238U 99,275 % 4,468·109  jaro α 4,270 234Th
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Close
Atentu, veneno!
Atentu, veneno!

Kvankam uranio ne havas stabilajn izotopojn, ĝi ekzistas nature sur la tero. Ĝiaj du plej stabilaj izotopoj havas duoniĝtempon de resp. preskaŭ aŭ pli ol unu miliardo da jaroj:

  • 235U: 7,038 · 108 jaroj
  • 238U: 4,468 · 109 jaroj

Tial inter la pezaj elementoj surteraj, iam produktitajn de supernovao, ankoraŭ restas multe da uranio. Uranio estas trovata ĉiam en erco de plumbo, elemento al kiu transformiĝis ĝia pliparto.

Urania metalo ekzistas laŭ tri alotropaj formoj[1]:

  • α (ortoromba), stabila ĝis 660 °C;
  • β (tetragona), stabila de 660 °C ĝis 760 °C;
  • γ (korpocentrita kuba) de 760 °C ĝis fandopunkto — ĝi estas la plej etendebla kaj plasteca stato.

Uranio malbone konduktas elektajn ŝargojn, sed iĝas superkonduktiva materialo je 0,2 kelvino kiel krita temperaturo)[2] (proksimume de absoluta nulpunkto).