Ramnoida hipofeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ramnoida hipofeo aŭ mardorno (Hippophae rhamnoides) estas dioika arbusto el la familio Eleagnacoj (Elaeagnaceae); ekzistas viraj kaj inaj plantoj. La radikoj estas longaj kaj profundaj kaj atingas longecon vertikale de 3 metroj kaj horizontale de 12 metroj. La planto troviĝas nature antaŭ ĉio en nefermitaj kalkoriĉaj dunoj. Ĝi estas kserofito kaj ankaŭ bone rezistas kontraŭ salo kaj polvosablo. En Centra Azio ĝi (Hippophae rhamnoides subsp. carpatica) kreskas en dezertecaj ĉirkaŭaĵoj, en Alpoj (Hippophae rhamnoides subsp. fluviatilis) en nefermitaj kampoj kaj ĉe riverbordoj. La origina hejmlando de hipofeo estas Nepalo.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Ramnoida hipofeo aŭ mardorno | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ramnoida hipofeo en Nederlando | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specio | ||||||||||||
Hippophae rhamnoides | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
| ||||||||||||
Fermi