Dukotiledonaj plantoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dukotiledonaj plantoj estas parto de la florplantoj, tradicie komparata kun la unukotiledonaj. La aro de dukotiledonaj plantoj enhavas ĉirkaŭ 200 000 speciojn, ĉeestante en plejparto el ekologiaj sistemoj. Tiuj plantoj havas ĝermante du kotiledonojn. Krom tio, aliaj karakteroj estas:
- Radikoj: unu dika radiko kun multaj etaj kreskante el ĝi, male al unuoktiledonaj, kies ĉiuj radikoj estas simildikaj.
- Tigo: kun dua lignon kreskante eksteren, tio estas vera trunko.
- Folioj: povas esti kunmetitaj (kun folietoj), preskaŭ ĉiam ret-angiaj (ret-nervura).
- Floroj: 4 aŭ 5-bazataj, tio estas ekzemple 5 sepaloj, 5 petaloj, 2 x 5 stamenoj, 5 karpeloj.
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||
Biologia klasado | ||||||
| ||||||
Vidu tekston. | ||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||
Estas pluraj skoloj por subdividi la dukotiledonojn, la klasika kaj la kladistika, depende de la klasiga sistemo.
