![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/36/Two_transmission_towers.jpg/640px-Two_transmission_towers.jpg&w=640&q=50)
Elektra povuma sistemo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Elektra povuma sistemo estas sistemo por generi elektran energion, kiu ebligas la distribuon de elektron plejeble vaste kaj por la plej diversaj aplikoj. Ĝi utiligas ĥemian, meĥanikan, termikan aŭ sunan energiojn por transformi ilin en elektran energion, kaj distribui ĉi tiun al multnombraj uzantoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/36/Two_transmission_towers.jpg/320px-Two_transmission_towers.jpg)
Antaŭe, la plimulto de la tiam multekostaj instalaĵoj[1] estis naciaj kaj konsiderataj kiel publikaj servoj. Nuntempe, jam ekde la fino de la 20-a jarcento, por eviti ŝtatan monopolon, la tendenco estas dividi la elektran sistemon en plurajn partojn, ekzemple produktadon, transmision kaj distribuon, kaj ke ĉiuj el ili estu regataj de konkurencaj entreprenoj.[2]
Tia sistemo devas liveri energion, plenumante du bazajn postulojn: bonkvaliton kaj ŝparecon.
Bonkvalito de energia liverado signifas, ke tiu servo ne prezentas multajn interrompojn kaj ke la valoroj de la tensio kaj frekvenco de ĝia alternado ne iras for de normaj limoj. Ŝpareco rilatas al perdo de energio, kiu okazas laŭlonge de la transmisio kaj distribuo ĝis la finaj aparatoj, kiuj ĝin aplikas. Kvankam tiuj estas kontraŭecaj karakterizaĵoj, eblas akordigi ambaŭ uzante teknikajn konojn kaj koherecon.