Elena Garro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Elena Delfina GARRO Navarro (Puebla, 11-a de decembro 1916 - Cuernavaca, 22-a de aŭgusto 1998) estis meksika scenaristo, ĵurnalisto kaj verkisto.[1] Ĝi estas ofte rilatigita kun la magia realismo kaj konsiderita plinoviganta de la fantasta literaturo, sed ŝi mem malakceptis tiun identigon ĉar konsideris ĝin tro komerceman etikedon. Krome, kelkaj kritikistoj konsideras, ke la verkaro de Juan Rulfo kaj la tri unuaj libroj de Garro, nome Un hogar sólido (1958), Los recuerdos del porvenir (1963) kaj La semana de colores (1964), iniciatis tiun fruan literaturan movadon.[2]
Elena Garro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Elena Delfina Garro Navarro | ||||
Naskiĝo | 11-an de decembro 1916 (1916-12-11) en Heroica Puebla de Zaragoza | ||||
Morto | 22-an de aŭgusto 1998 (1998-08-22) (81-jaraĝa) en Cuernavaca | ||||
Mortis per | korhalto vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko vd | ||||
Alma mater | Faculty of Philosophy and Literature, UNAM vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Octavio Paz vd | ||||
Amkunulo | Archibaldo Burns vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • dramaturgo • prozisto • scenaristo vd | ||||
Laborkampo | beletro • magia realismo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Memories of the Future ❦ Blame the Tlaxcaltecs vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Spite malmultan diskonigon ekster ŝia lando, Meksiko, Garro estis unu de la plej interesaj figuroj de la meksika dramaturgio. Ŝi partoprenis plene de la koncepto de teatro kiel poezia, nelogika komunikado, kaj trans la diferencoj de teknikoj kaj enhavoj, eĉ ene de la movado nomita Absurda Teatro. Tamen la temara kaj teknika varieco en la teatro de Garro montris markitan preferon por la temo de la rilatoj inter diversaj aspektoj de la realeco kaj eĉ inter diversaj realaĵoj. Ŝiaj roluloj oscilas inter realeco kaj iluzio. Krome, surbaze de folkloraj elementoj, ŝi konstruas mondon en kiu malaperas la limojn de la realo kiel perceptita ĉiutage, kreante tiel mondon iluzian, sed eble ankaŭ pli reala kaj vera pri la animo de la homa estaĵo.[3]
Ŝi estis edzino de la same verkisto Octavio Paz, kiun ŝi konis en la UNAM kaj kun kiu ŝi havis filinon, Laura Helena Paz Garro.[1]