Manuelo la 1-a (Portugalio)
reĝo de Portugalio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Dom Manuelo la 1-a (aŭ Emanuelo la 1-a) estis la 14-a reĝo de Portugalio. Li naskiĝis en Alcochete la 31-an de majo 1469 kaj mortis en Lisbono la 13-an de decembro 1521). Li estis la filo de la princo Ferdinando de Portugalio (1433-1470), duko de Viseu, kaj de lia edzino Beatrico de Portugalio (1430-1506). Li estis do la kuzo de la reĝo Johano la 2-a, el kiu li heredis la tronon en 1495.
Manuelo la 1-a de Portugalio | |||||
---|---|---|---|---|---|
14-a reĝo de Portugalio | |||||
Regado | 1495 ĝis 1521 | ||||
Antaŭulo | Johano la 2-a, lia kuzo | ||||
Sekvanto | Johano la 3-a, lia filo | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 31-an de majo 1469 (1469-05-31) en Lisbono | ||||
Morto | 13-an de decembro 1521 (1521-12-13) (52-jaraĝa) en Lisbono | ||||
Mortis per | pesto vd | ||||
Tombo | Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Aviso vd | ||||
Patro | Fernando de Portugalio (Duko de Viseu) vd | ||||
Patrino | Infanta Beatrice, Duchess of Viseu vd | ||||
Gefratoj | Leonor de Viseu • Isabella of Viseu • Diogo I, Duke of Viseu • Infante John, Duke of Viseu vd | ||||
Edz(in)o | Izabela de Hispanio Maria de Hispanio Eleonora de Aŭstrio | ||||
Infanoj | Miguel da Paz, Prince of Portugal • Johano la 3-a de Portugalio • Izabela de Portugalio • Beatrice of Portugal, Duchess of Savoy • Ludoviko de Portugalio • Infante Ferdinand, Duke of Guarda and Trancoso • Cardinal-Infante Afonso of Portugal • Henriko la 1-a • Infante Edward, 4th Duke of Guimarães • Maria of Portugal, Duchess of Viseu • Antonio de Portugal • Carlos of Portugal • Maria of Portugal vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | O Venturoso vd | ||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Oni kromnomis lin aŭ La Granda, aŭ La Fortuna, ambaŭ pro la cirkonstancoj, kiuj kaŭzis lian kronadon, kaj pro la malkovro de Brazilo kaj la malkovro de la marvojo al Barato, fare de liaj maristoj. Li reĝis ekde 1495 ĝis sia morto en 1521.
Li estis la unua reĝo de Portugalio kiu portis, kun la beno de la Papo, la titolon "Kun la beno de Dio, Reĝo de Portugalio kaj Algarves, la maro ambaŭflanke de Afriko, Lordo Gvineo kaj la konkero, velado kaj komerco en Etiopio, Arabujo, Persujo kaj Barato" (portugale: "Pela Graça de Deus, Rei de Portugal e dos Algarves, d'Aquém e d'Além-Mar em África, Senhor da Guiné e da Conquista, Navegação e Comércio da Etiópia, Arábia, Pérsia e Índia").