Emil Barchański
From Wikipedia, the free encyclopedia
Emil Barchański - Emil Piotr Barchański - (naskiĝis la 6-an de junio 1965 en Varsovio, mortis la 3-an de junio 1982 samloke) - 16-aĝa lernanto de la 11-a Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo al Mikołaj Rej en Varsovio, demokratia aganto en la tempo de la Pola Popola Respubliko.
Emil Barchański | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1965 (1965-06-06) en Varsovio |
Morto | 3-an de junio 1982 (1982-06-03) (16-jaraĝa) en Varsovio |
Tombo | Tombejo de Bródno |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | lernanto • liceano |
En 1981 fondis lernejan kabareton Wywrotowiec (Revoluciulo) kaj eldonis satiran-politikan revuon Kabel. La 13-an de decembro 1981 - post enkonduko de la milita stato en Pollando komencis konspiran laboron en grupo "Piłsudczycy" (anoj de Józef Piłsudski).
La 10-an de februaro 1982 kun kolegoj verŝis ruĝan farbon sur la monumenton al Feliks Dzerĵinskij kaj ĵetis brulbotelon.
La 3-an de marto 1982 estis arestita de la Servo pri Sekureco en presejo de samizdatoj dum presado de la publikaĵo de Adam Michnik "Będę krzyczał" (Mi krios) el 1977. Post la aresto estis batata kaj perforte devigata al falsaj atestoj. Dum unu el pli fruaj juĝaj kunvenoj atestis: La sinjoroj, kiam batas, ne prezentas sin, sed mi estas ĉiumomente preta ilin identigi
Maje partoprenis tri patriotajn manifestaciojn.
La 3-an de junio pereis apud Vistulo, post du tagoj retrovita en ĝi.
En 2009 Instituto pri Nacia Memoro esploris kazon de lia murdo, la plej maljuna viktimo de la milita stato en Pollando.