Enamiĝinteco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Enamiĝinteco estas intensa sento de altiro al alia homo. Laŭ la perspektivo de la psikologio enamiĝintecon akompanas mallarĝiĝo de la konscio, kiu favoras misjuĝojn pri la objekto de tiu sento. Oni emas pretervidi mankojn de la alia homo aŭ percepti tiun speciale pozitiva. Enamiĝinteco ne estas longadaŭra stato. Ĝi iom post iom malaperas aŭ sin transformas je amo. La emocio de enamiĝinteco povas esti unudirekta, do ne respondita.
La procezo de la enamiĝo kaj ties sekvoj en la menso kaj vivo de la homoj ludis ĉiam gravan rolon en literaturo, teatro kaj aliaj artoj. Foje tiu temo estas kerna en specifaj tipoj de verkoj, epokoj aŭ skoloj, ekzemple en Romantikismo.