Entutotranĉita 120-ĉelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la entutotranĉita 120-ĉelo aŭ entutotranĉita 600-ĉelo estas konveksa uniforma plurĉelo. Kiel la nomoj sugestas, ĝi povas esti farita per entutotranĉo de la regula 120-ĉelo aŭ per entutotranĉo de la regula 600-ĉelo.
Rapidaj faktoj
Entutotranĉita 120-ĉelo | |
Rektlinia sfera projekcio centrita je senpintigita dudek-dekduedro | |
Speco | Uniforma plurĉelo |
Vertica figuro | Nememspegulsimetria skalena kvaredro |
Simbolo de Schläfli | t0,1,2,3{3,3,5} |
Simbolo de Bowers | Gidpixhi |
Verticoj | 14400 |
Lateroj | 28800 |
Edroj | 17040 tuteca: 10800 kvadratoj {4}, 4800 seslateroj {6} 1440 deklateroj {10} |
Ĉeloj | Entute 2640: 120 senpintigitaj dudek-dekduedroj (4.6.10) 600 senpintigitaj okedroj (4.6.6) 720 deklateraj prismoj (4.4.10) 1200 seslateraj prismoj (4.4.6) |
Geometria simetria grupo | H4, [3,3,5] |
Propraĵoj | Konveksa |
Fermi
Ĝi estas komponita el 2640 ĉeloj: 120 senpintigitaj dudek-dekduedroj, 600 senpintigitaj okedroj, 720 deklateraj prismoj kaj 1200 kvinlateraj prismoj.
Ĝi ankaŭ havas 14400 verticojn, 28800 laterojn kaj 17040 edrojn, kaj estas la plej granda je kvanto de la eroj konveksa uniforma plurĉelo.
La verticoj kaj lateroj formas grafeon de Cayley de la grupo de Coxeter H4