Envio

indignema emocio, kiu "okazas kiam al persono mankas alies (perceptita) supera kvalito, atingo aŭ posedo kaj deziras, ke al la alia mankas ĝi" From Wikipedia, the free encyclopedia

Envio
Remove ads

Envio estas deziro havi ion, kion alia posedas. La envianto ofte sentas malĝojon kaj malamon kontraŭ iu, kiu posedas ion, kion oni mem malhavas. Oni ofte akuzas la kredantojn de egaligaj ideoj (socialdemokratismo, marksismo aŭ aliaj emancipaj movadoj) je envio. La kritikistoj asertas, ke la deziro pri egaligo naskas envion, sed la envio ofte instigas enviantojn por pli bona, efika laboro por plibonigi sian vivon. Malo de envio estas afableco.

Thumb
Envio en koncepto de Jacob Matham, 1587

Homoj ofte fiere montras sian riĉaĵon por enviigi aliajn.

Remove ads

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri envio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Envia moko sukceson ne detruas. 
  • Citaĵo
     Feliĉo kaj riĉo envion elvokas. 
  • Citaĵo
     Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius. 

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads